Ĉinio kaj Rusio esploros novajn kampojn de investa kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-09-19 14:44:46     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Rusio marde konsentis plu esplori novajn kampojn de investa kunlaboro kaj krei pli favoran medion de investado kaj komerco por ambaŭ flankoj.

La promeso estis farita, kiam ĉina vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kunprezidis la kvinan kunvenon de la Ĉina-Rusa Komitato pri Investa Kunlaboro kun rusa unua vicĉefministro Anton Siluanov en Moskvo.

Han diris, ke la establo de la Ĉina-Rusa Komitato pri Investa Kunlaboro estis strategia rimedo prenita sub la gvidado de ambaŭ ŝtatestroj kun la celo plifortigi duflankan kunlaboron kaj akceli komunan prosperon. Han diris ankaŭ, ke de post sia fondiĝo en 2014, la komitato ludis gravan rolon por antaŭenigi la sinergion de evoluigaj strategioj de la du landoj, plifortigi politikan komunikadon kaj kunordigon, akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron inter ĉinaj kaj rusaj entreprenoj kaj antaŭenpuŝi efektivigon de gravaj projektoj. Li diris, ke la mekanismo fariĝis ŝlosila platformo kaj motoro por la komuna disvolviĝo de ambaŭ landoj.

Siluanov diris, ke rusa-ĉina kunlaboro eniris novan fazon, ĉar duflanka investa kunlaboro estas fruktodona kaj havas grandan potencialon. Li diris, ke Rusio volas labori kun Ĉinio por efektivigi la konsenton de ambaŭ ŝtatestroj, plene elvolvi rolon de la komitato, akordigi disvolvajn strategiojn, plibonigi subtenon en la kampoj de infrastrukturo, leĝdonado kaj financo, kaj liveri pli bonajn kondiĉojn por vastigi investan kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin