Ĉefministro: Ĉinio prenos novajn rimedojn por plua pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-09-19 18:37:59     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang diris merkrede, Ĉinio plu reduktos doganajn tarifojn sur iuj importitaj varoj por daŭre malatigi la ĝeneralajn tarifojn de la lando kaj iom post iom forigi la neraciajn pagojn por importado.

Li faris la promeson en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2018, nomata ankaŭ Somero Davos-Forumo. Li diris, ke tio estas la sendependa decido de Ĉinio por malfermi sian ekonomion, akceli transformiĝon kaj ĝidatigon de enlanda industrio kaj alporti pli da elektoj al enlandaj konsumantoj. Li aldonis, ke tio estas ankaŭ efektiva ago prenita de Ĉinio por antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon. La ĉina ekonomio daŭre kreskis kaj properis per la pordmalfermo.

Ĉi-jare, la lando draste malfortigis la regadon de merkataliro al la serva industrio, precipe la financa industrio, kaj rilataj rimedoj estas rapide efektivigataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin