Novaĵoj (Septembro 19)

(GMT+08:00) 2018-09-19 18:26:04     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi reasertis la promeson de Ĉinio pri paca disvolvado; Gvidantoj de la KDPR kaj Sud-Koreio subskribis komunan deklaracion. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca disvolvado kaj ĉiam estos konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj defendanto de la internacia ordo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la reklamojn en gratula letero al la memorigaj aktivecoj en Nankíno, kiuj memorfestas la Internacian Tagon de Paco 2018.

Marde en Pekino, okazis la Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj 2018. Membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ Huang Kunming ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon.

Huang diris, ke sufiĉe montri kaj ĝui la homajn rajtojn estas celo serĉata de la tuta homaro, respekti kaj protekti la homajn rajtojn estas la starpunkto kaj rekomendo ĉiam efektivigataj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro. En la pasintaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, surbaze de la naciaj kondiĉoj, la partio kaj regisatro senĉese profundigis komprenon pri la homaj rajtoj, vastigis la praktikon de homrajta garantio kaj la ĉina homrajta afero akiris historian progreson. La ĉina popolo ĝuas pli sufiĉajn homrajtojn ol iam ajn antaŭe. Li diris, ke kiel la plej granda evoluanta lando en la mondo, Ĉinio ĉiam estas aktiva rekomendanto kaj forta akcelanto de malriĉec-redukto de la mondo. Ĉinio volas strikte kunlabori kun ĉiuj partioj de la mondo en ĉi tiu kampo por kune elradikigi malriĉecon, protekti homajn rajtojn kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Ĉinio anoncis marde, ke ĝi efektivigos aldonajn tarifojn kontraŭ usonaj produktoj kun la valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 24a de septembro en respondo al la nove anoncitaj usonaj tarifoj sur ĉinaj varoj.

La Komisiono de la Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio publikigis listojn de 3 571 detaloj de usonaj produktoj submetitaj al 10-procentaj aldonaj tarifoj kaj listojn de aliaj 1 636 detaloj submetitaj al 5-procentaj aldonaj tarifoj.

La komisiono diris, ke novaj tarifoj estos efektivigataj ekde la 12a horo kaj 1 minuto posttagmeze laŭ pekina tempo en la 24a de septembro.

La komisiono diris en deklaro, ke la obstina decido de la usona registaro eskalados komercan konflikton inter la du landoj. Ĉinio devigite prenis kontraŭrimedojn por defendi liberan komercon kaj multflankan sistemon kaj siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn. Ĝi aldonis, ke se la usona flanko daŭrigos tian konduton, Ĉinio konvene reagos.

Ĉinio havas neniun alian elekton ol reagi al la unuflanka kaj komerca protektismo de Usono per tarifoj por bremsi eskaladon de komerca konflikto.

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in merkrede subskribis dokumenton post sia dua vid-alvida dialogo en Pjongjango. Ili konsentis fini militan streĉecon kaj provi komplete sennukleigi la Korean Duoninsulon.

En la gazetara konferenco, Kim diris, ke la Deklaracio de Panmunjom servos kiel fundamento por la nova epoko de paco sur la Korea Duoninsulo kaj li deziras fari la duoninsulon sennuklea.

La Deklaracio de Panmunjom estis subskribita dum la unua renkontiĝo de Kim kun Moon en aprilo en la militpaŭza vilaĝo Panmunjom ĉe la interkorea landlimo.

Kim promesis akceli la interkorean pacintertraktadon, plu disvolvi interkoreajn rilatojn kaj viziti Seulon, la ĉefurbon de Sud-Koreio, en proksima estonteco.

Moon diris, ke li kaj Kim konsentis pri vojoj al sennukleigo de la Korea Duoninsulo por la unua fojo. Krome, ili konsentis fini militan streĉecon kaj transformi la interkorean landlimon en pacan zonon.

Prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN Maria Fernanda Espinosa Garces marde posttagmeze malfermis la 73an Ĝeneralan Asembleon de la UN, kaj deklaris sep prioritatojn, inkluzive de seksegaleco kaj vivmedio.

Ŝi klarigis, ke ŝi estas la kvara virino sur ĉi tiu posteno en 73 jaroj de la vivo de la UN, tial ŝi deziras dediĉi ĉi tiun prezidantecon al ĉiuj virinoj de la mondo.

Ĉinio kaj Rusio marde konsentis plu esplori novajn kampojn de investa kunlaboro kaj krei pli favoran medion de investado kaj komerco por ambaŭ flankoj.

La promeso estis farita, kiam ĉina vicĉefministro Han Zheng, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kunprezidis la kvinan kunvenon de la Ĉina-Rusa Komitato pri Investa Kunlaboro kun rusa unua vicĉefministro Anton Siluanov en Moskvo.

Han diris, ke la establo de la Ĉina-Rusa Komitato pri Investa Kunlaboro estis strategia rimedo prenita sub la gvidado de ambaŭ ŝtatestroj kun la celo plifortigi duflankan kunlaboron kaj akceli komunan prosperon. Han diris ankaŭ, ke de post sia fondiĝo en 2014, la komitato ludis gravan rolon por antaŭenigi la sinergion de evoluigaj strategioj de la du landoj, plifortigi politikan komunikadon kaj kunordigon, akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron inter ĉinaj kaj rusaj entreprenoj kaj antaŭenpuŝi efektivigon de gravaj projektoj. Li diris, ke la mekanismo fariĝis ŝlosila platformo kaj motoro por la komuna disvolviĝo de ambaŭ landoj.

Siluanov diris, ke rusa-ĉina kunlaboro eniris novan fazon, ĉar duflanka investa kunlaboro estas fruktodona kaj havas grandan potencialon. Li diris, ke Rusio volas labori kun Ĉinio por efektivigi la konsenton de ambaŭ ŝtatestroj, plene elvolvi rolon de la komitato, akordigi disvolvajn strategiojn, plibonigi subtenon en la kampoj de infrastrukturo, leĝdonado kaj financo, kaj liveri pli bonajn kondiĉojn por vastigi investan kunlaboron.

La rusa Ministerio de Defendo diris marde, ke rusa militaviadilo kun 15 homoj estis erare faligita de siria misilo. Ĝi kulpigis israelan aeratakon pri la eraro.

La ministerio diris, ke misilo de la aerdefenda sistemo S-200 de Sirio erare faligis la skoltaviadilon Il-20 kun rusaj soldatoj lunde, ĉar israela aeratako okazis samtempe.

La aviadilo, kiu estis sur la vojo de reveno al la rusa aerbazo Hmeymim, malaperis de la radaro lunde nokte, kiam kvar israelaj batalaviadiloj F-16 atakis celojn en la siria provinco Latakia.

Rusa ministro pri defendo Igor Konashenkov diris en televide elsendita mesaĝo, ke pro tiuj nerespondecaj agoj de la israela armeo, 15 rusaj soldatoj estis mortigitaj. Tio tute ne konformas al la spirito de la rusa-israela partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin