Kultivado de freŝomaizo progresigas agrikulturon

(GMT+08:00) 2018-09-24 09:43:01     Redaktoro:Xiong

Jam delonge la loka registaro (nome de la gubernio Suining de la provinco Jiangsu en la oriento de Ĉinio) dediĉas sin al la perfektigo de la agrikultura mastrumado kaj la reĝustigo de agrikultura produktstrukturo. La maizkultivado en la distrikto Shuangguo estas ja bona ekzemplo por transformiĝo de agrikultura produktado, kaj ĝi kreis apartan vojon por vigligi la kamparon.

La kultivado de freŝomaizo en la distrikto Shuangguo komenciĝis en la jaro 2017. La sukcesiĝo de provplantado decidigis al la distrikta registaro planti freŝomaizon pli vaste. Liu Jing, la vicestro de la distrikto Shuangguo, diris al raportisto:

"En la printempo de 2017 ni komencis provplanti freŝomaizon en la areo de tri cent muoj, kaj ni sukcesis. Kaj sekve en la aŭtuno la plantareo estis pligrandigita ĝis tri mil muoj."

La sukcesiĝo de maizkultivado kuntrenis altigon de enspezo ĉe la kamparanoj, precipe la malriĉaj. En la vilaĝo Guolu estas la bazejo de maizkultivado, kiam ĝi varbis kampolaboristojn, personoj, kiuj multe sin ĝenis en vivrimedoj, estis favore dungitaj. Liu Jing informis, ke la freŝomaiza bazejo aligis al si okdek kvin homojn kiel kampolaboristojn, inter kiuj sesdek du venis el la familioj kun malalta enspezo. Kaj krome, en la freŝomaiza prilaborejo troviĝas tridek sep laboristoj, inter kiuj venis el ekonomie malfacilaj familioj. Antaŭ tio tiuj personoj havis nur ĉirkaŭ dek mil juanojn kiel sian jaran enspezon, kaj nun, dungite de la bazejo aŭ la prilaborejo, ilia jara enspezo atingis jam dudek mil kvin cent juanojn ĝis tridek mil.

Povas esti dirite, ke la kultivado de freŝomaizo estas nur unu el la ekzemploj de sukcesa reĝustigo de la agrikultura strukturo. Tra esplorado kaj praktikado la gubernio Suining realigis al si efikbonigon al agrikulturo, enspezaltigon ĉe la kamparanoj, kaj plifortigon de la kolektivo. Sur la vojo al vigligo de kamparo la gubernio Suining havas pli brilajn perspektivojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin