Centraj oficialuloj atingis Ningxia por 60-jara jubileo

(GMT+08:00) 2018-09-20 15:10:01     Redaktoro:Yu

Centra delegacio gvidata de la plej alta politika konsilisto Wang Yang merkrede atingis Yinchuan, la ĉefurbon de Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono, por ĉeesti celebradon okaze de la 60a datreveno de la fondiĝo de la regiono. La centra delegacio donacis al la regiono memoraĵojn, inkluzive de ŝildo kun surskribo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).La surskribo tekstas "konstrui belan kaj novan Ningxia, kune realigi la grandan ĉinan revon."

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, rivelis la ŝildon, kune kun Shi Taifeng, la partia estro de Ningxia.

Sun Chunlan, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĉina vicĉefministro, diris, ke la surskribo de Xi montris lian zorgon pri homoj el ĉiuj etnaj grupoj en Ningxia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin