Du internaciaj konferencoj en Ĉinio fokusiĝis pri novaj teknologioj kaj novigema disvolvado

(GMT+08:00) 2018-09-20 16:27:17     Redaktoro:Yu

Kiel la homaro profitos novajn teknologiojn? Du internaciaj konferencoj samtempe okazantaj en Ĉinio donis solvon al la demando de la epoko.

De la 17a ĝis la 18a de septembro en Ŝanhajo okazis la unua Monda Konferenco pri Artefarita Intelekto. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis leteron al la konferenco. Li diris en la letero, ke la nova generacio de artefarita intelekto, vaste uzata en la tuta mondo, aldonas novan kinetan energion al la ekonomia kaj socia disvolvado kaj profunde ŝanĝas la manieron de produktado kaj vivo de homoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por kune akceli disvolvadon, protekti sekurecon kaj dividi rezultojn en la kampo de artefarita intelekto.

La blua libro "disvolvado de la monda industrio de artefarita intelekto 2018, publikigita en la konferenco, montris, ke ĝis la unua duono de la kuranta jaro, Ĉinio okupis la unuan lokon de la mondo laŭ la nombro de entreprenoj pri artefarita intelekto. La blua libro diris, ke se la teknologio de artefarita intelekto estos vaste uzata, formante internacian ekologion de la epoko de artefarita intelekto, ĝi aldonos grandan kinetan energion al la tutmonda sociekonomia disvolvado.

Samteme, ankaŭ alia internacia konferenco en la urbo Tianjin, Somera Davos-Forumo, fokusiĝis pri la kvara industria revolucio, diskutante pri formado de novigema socio. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio adoptos pli rigoran sistemon pri protekto de rajtoj de intelekta proprieto. Li diris, ke protekti rajtojn de intelekta proprieto signifas protekton de kaj inspiron al novigo. Ĉinio ne povas realigi novigeman disvolviĝon sen medio, kiu respektas scion kaj protektas rajtojn. Li rimarkis, ke Ĉinio establis kompletan leĝsistemon pri protekto de rajtoj de intelekta proprieto. La elspezo de Ĉinio por rajtoj de intelekta proprieto al eksterlandaj posedantoj estas 14-oble pli granda ol en 2001, kiam ĝi fariĝis membro de la Monda Organizo pri Komerco. Li aldonis, ke Ĉinio plifortigos la leĝplenumon kaj adoptos pli rigoran kaj pli fortan sistemon de puna kompenso kontraŭ malobservo por protekti novigon en ĉiuj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin