Xi sendis gratulan leteron al 17a Okcident-Ĉina Internacia Foiro

(GMT+08:00) 2018-09-20 21:18:41     Redaktoro:Yu
Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 17a Okcident-Ĉina Internacia Foiro, kiu malfermiĝis en la urbo Chengdu ĵaŭde.

Xi diris, ke kiel grava fenestro por la pordmalfermo de Ĉinio, la foiro kreis gravan platformon al la okcidentaj regionoj de Ĉinio por kune ekspluati la Zonon kaj Vojon kaj plibonigi komunikadon kaj kunlaboron kun diversaj landoj de la mondo. Xi diris, ke la okcidentaj regionoj, kun vasta tero, riĉaj resursoj, grandaj oportunoj kaj geologia avantaĝo, realigis gravan disvolviĝon dum la pasintaj jaroj, de post kiam Ĉinio komencis la strategion por ekspluato kaj malfermo de okcidentaj regionoj. Li diris, ke per aktiva partopreno en la disvolvado de la Zono kaj Vojo, la okcidentaj regionoj kun pli da ellasita vigleco fariĝos grava parto de la klopodoj por krei novan situacion en la plua malfermo de Ĉinio.

Xi emfazis, ke la foiro, kun la temo Nova Epoko en Ĉinio, Nova Progreso en Okcidenta Ĉinio kaj fokusiĝo al komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, havas pozitivan signifon al la okcidentaj regionoj por plifortigi eksteran komunikadon kaj kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin