Novaĵoj (Septembro 20)

(GMT+08:00) 2018-09-20 17:18:22     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro vokis solvi mondajn ekonomiajn problemojn per diskuto; Ĉinio bonvenigas konsenton inter la KDPR kaj Sud-Koreio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede vokis fortigi diskutojn inter ĉiuj partioj pri problemoj alfrontataj de la tutmonda ekonomio por akceli disvolviĝon kaj prosperon de la monda ekonomio.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, en la ĉina norda municipo Tianjin dum la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2018, nomata ankaŭ Somera Davos-Forumo.

Li diris, ke la kunlaboro de Ĉinio kun la Monda Ekonomia Forumo ne nur liveris platformon por komunikado inter ĉinaj kaj fremdlandaj komercaj rondoj, sed ankaŭ malfermis fenestron al la mondo por pli bone kompreni Ĉinion. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun la Monda Ekonomia Forumo kaj ĉiuj partioj por kune diskuti pri la problemoj alfrontataj de la tutmonda ekonomio, kaj antaŭenigi kontinuan pliboniĝon de la tutmonda regada sistemo por komunaj disvolviĝo kaj prospero.

Schwab diris, ke ĉi-jara forumo estos la plej granda ĝis nun, kio plene reflektas la altan gravecon atribuitan de ĉiuj partioj al la jara okazaĵo. Li diris, ke la Monda Ekonomia Forumo volas plifortigi la kunlaboron kun la ĉina flanko, subteni tutmondiĝon kaj multflankecon kaj antaŭenigi la tutmondan regadan strukturon bazitan sur reguloj.

Centra delegacio gvidata de la plej alta politika konsilisto Wang Yang merkrede atingis Yinchuan, la ĉefurbon de Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono, por ĉeesti celebradon okaze de la 60a datreveno de la fondiĝo de la regiono. La centra delegacio donacis al la regiono memoraĵojn, inkluzive de ŝildo kun surskribo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).La surskribo tekstas "konstrui belan kaj novan Ningxia, kune realigi la grandan ĉinan revon."

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, rivelis la ŝildon, kune kun Shi Taifeng, la partia estro de Ningxia.

Ĉinio bonvenigas la konsenton inter la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio merkrede pri plibonigo de interkoreaj rilatoj, mildigo de milita streĉeco en la regiono kaj antaŭenigo de la sennukleigo kaj paca intertraktado koncerna al la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio, kiel proksima najbaro, ĉiam subtenas la klopodojn de la nordo kaj sudo de la duoninsulo por plibonigo de rilatoj kaj akcelo de repacigo kaj kunlaboro per dialogo kaj konsiliĝo.

Geng diris, ke Ĉinio bonvenigas la konsenton kaj aprezas la klopodojn de ambaŭ flankoj por ĉi tiu rezulto. Li aldonis, ke realigi pacon, prosperon, repacigon kaj kunlaboron estas la komuna aspiro de homoj sur la duoninsulo kaj en la tuta regiono.

Ĝenerala Sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede bonvenigis la rezulton de la tria pintkunveno ĉi-jare inter la gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio.

Deklaro, publikigita de Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, diris, ke Guterres laŭdas la rezolutecon kaj diplomation, kiuj kondukis al la gravaj interkonsentoj inkluzivitaj en la hodiaŭa Pjongjanga Komuna Deklaracio. La promesoj reflektitaj en la komunika deklaracio inkluzivas gravajn militajn fid-konstruajn rimedojn kaj devontigon de la KDPR al malmuntado de provaj instalaĵoj de misilmotoro sub la ĉeesto de fakuloj de rilataj landoj.

La deklaro diris ankaŭ, ke la ĝenerala sekretario alvokas unuiĝon de la internacia komunumo por subteni la partiojn en iliaj klopodoj al daŭripova paco, sekureco kaj kompleta kaj kontrolebla sennukleigo sur la Korea Duoninsulo laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Komunikiloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) alte taksis la interkorean pintkunvenon en Pjongjango kaj la subskribon de la Septembra Komuna Deklaracio de Pjongjango, dirante, ke la tri interkoreaj pintkunvenoj en tiu ĉi jaro estas la historia turnopunkto malfermanta la novan eraon de dialogo kaj kunlaboro inter la nordo kaj sudo, kaj la deklaracio estas grava mejloŝtono en la strebado al la apogeo de repacigo kaj prospero de la nacio.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris en sia raporto pri la dua interkorea pintkunveno en Pjongjango, ke ĉi-jare la tri interkoreaj pintkunvenoj kaj intertraktadoj, kiuj montris novan sintenon pri traktado de demandoj per fido kaj kunlaboro, estas historia turnopunkto de longtempaj alfrontado kaj izolado al la nova erao de dialogo kaj kunlaboro.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo merkrede diris, ke la usona flanko bonvenigas rezultojn de interkorea pintkunveno, kaj pretas tuj dialogi kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj jam faris aranĝon por renkontiĝo inter altnivelaj oficialuloj de la du flankoj.

Pompeo diris en deklaro de la Ŝtata Departemento, ke tiumatene li jam sendis inviton al Lee Young Ho, ministro pri eksterlandaj aferoj de la KDPR, por renkontiĝo dum la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en Nov-Jorko en la venonta semajno. Samtempe, la usona flanko invitis reprezentanton de la KDPR renkontiĝi kun Stephen Biegun la nova speciala reprezentanto de Usono pri politiko al la KDPR en Vieno, kiel eble plej baldaŭ. Pompeo aldonis, ke renkontiĝoj inter oficialuloj de Usono kaj la KDPR signas la komencon de serio da konsiliĝoj, kiuj celas transformi la duflankajn rilatojn.

Tiutage usona prezidento Donald Trump diris al raportistoj, ke la pintkunveno inter la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in akiris pozitivajn rezultojn. Kiam li estis demandita, ĉu li renkontiĝos kun Kim en la proksima estonteco por la dua fojo, li donis pozitivan respondon.

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach, diris merkrede, ke li tre bonvenigas la intencon de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio pri komuna kandidatigo al gastiganto de la olimpikoj 2032.

Merkrede en Pjongjango okazis intertraktado inter la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in. Konkretaj planoj pri kunlaboro inter la KDPR kaj Sud-Koreio en ekonomio, turismo, sanzorgo, kulturo kaj sporto inkluzivas la enhavon, ke la du flankoj kune kandidatos al gastigo de la olimpikoj 2032.

Bach diris, ke sporto refoje kontribuos al paco de la Korea Duoninsulo kaj la mondo post la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang, Sud-Koreio, kaj la Internacia Olimpika Komitato sincere esperas, ke la politika intertraktado povos ebligi la komunan kandidatigon al olimpika gastiganto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin