Plej alta politika konsilisto substrekis plenan efektivigon de gravaj politikoj en Ningxia

(GMT+08:00) 2018-09-21 13:11:58     Redaktoro:Yu

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, ĵaŭde vokis plene efektivigi gravajn politikojn lanĉitajn de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Ningxia Huj-a Aŭtonoma Regiono, por konstrui novan Ningxia, kie homoj ĝuas ekonomian prosperon, etnan unuecon, belan medion kaj riĉan vivon.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris la rimarkojn dum aŭskultado de raportoj de la regiona komitato de la KPĈ kaj regiona registaro de Ningxia.

Wang gvidis centran delegacion al Ningxia por ĉeesti celebradon okaze de la 60a datreveno de la fondo de la regiono. En nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la Centra Milita Komisiono, Wang adresis varmajn gratulojn al la aŭtonoma regiono kaj esprimis salutojn al oficialuloj kaj ordinaraj homoj de ĉiuj etnaj grupoj en la aŭtonoma regiono. Wang diris, ke dum la pasintaj 60 jaroj de diligenta laboro, la loka popolo turnis la postiĝintan kaj malriĉan Ningxia en novan, malferman, progreseman, prosperan kaj harmonian regionon. Li aldonis, ke tiaj atingoj devas esti atribuitaj al tio, ke la aŭtonoma regiono firme subtenis la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ, antaŭenigis aŭdacajn reformojn, kaj efike plibonigis la etnan unuecon kaj la popolan vivtenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin