Usono: sennukleigo de KDPR devas esti efektivigita unue

(GMT+08:00) 2018-09-21 15:05:36     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke sennukleigo de Pjongjango devas esti komencita unue antaŭ ol la usona flanko donos ajnajn respondajn reciprokajn rimedojn.

Responde al demando, ĉu la usona flanko konsideras preni respondajn rimedojn menciitajn de la Korea Demokratia Popola Respubliko por akceli pluan paŝon de la KDPR sur la vojo al sennukleigo, Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris, ke interkorea pintkunveno en Pjongjango faris pluan paŝon al la sennukleigo de la Korea Duoninsulo, tamen Pjongjango devas realigi sennukleigon unue, alie neniu alia afero povas esti diskutata.

Nauert diris, ke sankcioj kontraŭ la KDPR estos plu validaj por atingi la celon, ke Pjongjango komplete forlasu sian nuklean planon. Ŝi aldonis, ke la komuna deklaracio subskribita de gvidantoj de la KDPR kaj Sud-Koreio post la pintkunveno ne menciis, ke la KDPR devas forlasi siajn nukleajn instalaĵojn sub la atesto de kontrolantoj el la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj Usono, tamen tio devas esti konsento de la KDPR kaj Sud-Koreio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin