Novaĵoj (Septembro 21)

(GMT+08:00) 2018-09-21 17:06:20     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi vokis enfokusigi reformojn al solvado de praktikaj problemoj; Plej alta politika konsilisto substrekis plenan efektivigon de gravaj politikoj en Ningxia. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde vokis enfokusigi reformojn al solvado de praktikaj problemoj.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezido de la kvara kunveno de la centra komitato por profundigo de la ĝenerala reformo, kiun li estras. Xi diris, ke la graveco kaj malfacilo de reformo kuŝas en efektivigo. Estas pli kaj pli da favoraj kondiĉoj por efektivigo de reformoj kaj fokusiĝo al efektivigo. Li vokis meti pli da energio kaj klopodoj en la efektivigon kaj solvadon de realaj problemoj.

Li Keqiang kaj Wang Huning, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la reforma komitato, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno aprobis multajn dokumentojn, kiuj celas antaŭenigi reformojn kaj solvi praktikajn problemojn. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por formuli politikojn, kiuj akcelas altkvalitan disvolviĝon en gravaj kampoj, inkluzive de fabrikado, altteknologiaj industrioj, servoj kaj infrastrukturo, kaj publikaj servoj, kaj por meti protekton de la interesoj de la popolo sur pli elstaran pozicion.

Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la 17a Okcident-Ĉina Internacia Foiro, kiu malfermiĝis en la urbo Chengdu ĵaŭde.

Xi diris, ke kiel grava fenestro por la pordmalfermo de Ĉinio, la foiro kreis gravan platformon al la okcidentaj regionoj de Ĉinio por kune ekspluati la Zonon kaj Vojon kaj plibonigi komunikadon kaj kunlaboron kun diversaj landoj de la mondo. Xi diris, ke la okcidentaj regionoj, kun vasta tero, riĉaj resursoj, grandaj oportunoj kaj geologia avantaĝo, realigis gravan disvolviĝon dum la pasintaj jaroj, de post kiam Ĉinio komencis la strategion por ekspluato kaj malfermo de okcidentaj regionoj. Li diris, ke per aktiva partopreno en la disvolvado de la Zono kaj Vojo, la okcidentaj regionoj kun pli da ellasita vigleco fariĝos grava parto de la klopodoj por krei novan situacion en la plua malfermo de Ĉinio.

Xi emfazis, ke la foiro, kun la temo Nova Epoko en Ĉinio, Nova Progreso en Okcidenta Ĉinio kaj fokusiĝo al komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, havas pozitivan signifon al la okcidentaj regionoj por plifortigi eksteran komunikadon kaj kunlaboron.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, ĵaŭde vokis plene efektivigi gravajn politikojn lanĉitajn de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Ningxia Huj-a Aŭtonoma Regiono, por konstrui novan Ningxia, kie homoj ĝuas ekonomian prosperon, etnan unuecon, belan medion kaj riĉan vivon.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris la rimarkojn dum aŭskultado de raportoj de la regiona komitato de la KPĈ kaj regiona registaro de Ningxia.

Wang gvidis centran delegacion al Ningxia por ĉeesti celebradon okaze de la 60a datreveno de la fondo de la regiono. En nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la Centra Milita Komisiono, Wang adresis varmajn gratulojn al la aŭtonoma regiono kaj esprimis salutojn al oficialuloj kaj ordinaraj homoj de ĉiuj etnaj grupoj en la aŭtonoma regiono. Wang diris, ke dum la pasintaj 60 jaroj de diligenta laboro, la loka popolo turnis la postiĝintan kaj malriĉan Ningxia en novan, malferman, progreseman, prosperan kaj harmonian regionon. Li aldonis, ke tiaj atingoj devas esti atribuitaj al tio, ke la aŭtonoma regiono firme subtenis la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ, antaŭenigis aŭdacajn reformojn, kaj efike plibonigis la etnan unuecon kaj la popolan vivtenon.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris al la gazetaro ĵaŭde en la sidejo de la UN en Nov-Jorko, ke 84 ŝtatestroj kaj 44 registaraj ĉefoj ĉeestos la ĝeneralan debaton de la 73a Ĝenerala Asembleo de la UN en la venonta semajno.

Guterres diris, ke la ĉeesto de tiuj ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj al la pintkunveno reflektas la fidon de la internacia komunumo pri la UN, kaj li plene uzos ĉi tiun okazon por urĝi ĉiujn partiojn refoje fari promesojn al la UN, la nemankigebla internacia forumo pri kunlaboro. Samtempe li esprimis sian maltrankvilon pri atakoj el diversaj flankoj kontraŭ multflankeco

La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke sennukleigo de Pjongjango devas esti komencita unue antaŭ ol la usona flanko donos ajnajn respondajn reciprokajn rimedojn.

Responde al demando, ĉu la usona flanko konsideras preni respondajn rimedojn menciitajn de la Korea Demokratia Popola Respubliko por akceli pluan paŝon de la KDPR sur la vojo al sennukleigo, Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris, ke interkorea pintkunveno en Pjongjango faris pluan paŝon al la sennukleigo de la Korea Duoninsulo, tamen Pjongjango devas realigi sennukleigon unue, alie neniu alia afero povas esti diskutata.

Nauert diris, ke sankcioj kontraŭ la KDPR estos plu validaj por atingi la celon, ke Pjongjango komplete forlasu sian nuklean planon. Ŝi aldonis, ke la komuna deklaracio subskribita de gvidantoj de la KDPR kaj Sud-Koreio post la pintkunveno ne menciis, ke la KDPR devas forlasi siajn nukleajn instalaĵojn sub la atesto de kontrolantoj el la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj Usono, tamen tio devas esti konsento de la KDPR kaj Sud-Koreio.

La Vjetnama Novaĵ-Agentejo raportis, ke vjetnama prezidanto Tran Dai Quang mortis vendrede matene en hospitalo en Hanojo en la aĝo de 61 jaroj, post longtempa malsano,.

Quang naskiĝis la 12an de oktobro de 1956 en la norda vjetnama provinco Ninh Binh. Li posedis doktorecon pri leĝo kaj magistrecon pri la ĉina lingvo, kaj akiris la titolon de profesoro en 2009.

En aprilo 2016, la Nacia Asembleo de Vjetnamio, la plej alta leĝdona instanco de la lando, elektis Quang kiel vjetnaman prezidanton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin