Wang Yi: estas tajvana politika forto pri sendependigo de Tajvano rompis nunan staton de Tajvana Golfo

(GMT+08:00) 2018-09-22 18:24:11     Redaktoro:祃璟琳

Vendrede ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respondis demandon pri Tajvano. Raportisto demandis, ke lastatempe iuj lando kaj publika opinio diris, ke establo de diplomatiaj rilatoj inter Dominigo kaj Ĉinio estas solflanke ŝanĝi la nunan staton de la Tajvana Golfo kaj malutilas al stabileco kaj disvolviĝo de la regiono. Wang respondis, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio, tio estas baza fakto kaj grava konsento de la internacia komunumo. Dominigo establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, sekvante la historion kaj la internacian tendencon kaj starante kun la plejparto da landoj en la mondo. Tio sendube estas ĝusta elekto kaj konformas al bazaj kaj longtempaj interesoj de Dominigo kaj ĝia popolo.

Wang diris, ke nun la reganta partio de Tajvano estas politika forto, kiu ne forlasis pledon pri sendependeco de Tajvano. Ĝuste la partio rompis la nunan staton de la dubordaj rilatoj, malhelpis pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj kaj damaĝis regionajn pacon kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin