Wang Yi interparolis kun sia dominiga paralelulo

(GMT+08:00) 2018-09-22 18:36:45     Redaktoro:祃璟琳

La 21an de septembro laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia dominiga paralelulo Miguel Vargas.

Wang diris, ke Dominigo establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, sekvante la historion kaj la internacian tendencon kaj starante kun la plejparto da landoj en la mondo. Tio sendube estas ĝusta elekto kaj konformas al bazaj kaj longtempaj interesoj de Dominigo kaj ĝia popolo. En la pasintaj 4 monatoj post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Ĉinio kaj Dominigo akiris multajn progresojn.

Wang diris, ke Ĉinio laŭdas Dominigon pro plenumo de permesoj pri establo de diplomatiaj rilatoj. Nur persistante en la politiko de unu Ĉinio, ambaŭ flankoj establos kaj akiros sufiĉe da reciproka konfido kaj firmigos politikan bazon por gajni reciprokprofitan kunlaboron.

Vargas diris, ke fortigi la rilatojn kun Ĉinio jam estas grava direkto de la eksteraj politikoj de Dominigo. La dominiga registaro reasertis firman persiston en la politiko de unu Ĉinio kaj subtenas la rezolucion num. 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Dominigo subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo kaj opinias, ke la iniciato alportos grandajn interesojn al latinamerikaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin