Speciala sendito de Xi Jinping ĉeestis enoficiĝan ceremonion de malia prezidento

(GMT+08:00) 2018-09-23 15:58:35     Redaktoro:Shanshan

Sabate en la prezidentejo, malia prezidento Ibrahim Boubacar Keïta renkontiĝis kun Zheng Jianbang, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vicprezidanto de Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Zheng transdonis sinceran gratulon kaj bondeziron de prezidanto Xi al Keïta. Li diris, ke Ĉinio kaj Malio havas tradician kaj profundan amikecon. En la pasintaj 58 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj, la du flankoj ĉiam subtenas unu la alian kaj kune traktas malfacilojn.

Keïta dankis prezidanto Xi pro sendo de speciala sendito ĉeesti lian enoficiĝan ceremonion, kaj esprimis, ke Malio alte atentas senĉesan firmigon kaj profundigon de tradicia amikeco kun Ĉinio. La Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro montris profundan amikecon kaj grandan subtenon de Ĉinio al Afriko. Malio alte taksis la iniciaton Zonon kaj Vojon, prezentitan de prezidanto Xi. Malio volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn akiri pli grandan progreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin