Wang Yi renkontiĝis kun Irwin LaRocque

(GMT+08:00) 2018-09-23 17:18:50     Redaktoro:Shanshan

Sabate laŭ la loka tempo, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun Irwin LaRocque, ĝenerala sekretario de la Kariba Komunumo.

Wang diris, ke tio estas la unua vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al la Sekretariejo de la Kariba Komunumo. Kvankam Ĉinio kaj karibaj landoj estas tre malproksimaj, tamen la duflankaj rilatoj havas longan historion. Ĉinio alte atentas disvolvi rilatojn kun landoj de Kariba Komunumo, kaj volas pluapaŝe konstrui komunumon de la komuna estonteco de Ĉinio kaj Kariba Komunumo.

LaRocque varme bonvenigas ĉinan ministron pri eksterlandaj aferoj viziti Sekretariejon de la Kariba Komunumo. La kariba flanko konsentas kune konstrui komunumon de la komuna estonteco kaj volas striktigi la rilatojn kun Ĉinio, profundigi la duflankajn kunlaborojn, fortigi kunlaboron kaj akordigon kun Ĉinio pri multflankeca programo, kune garantii aŭtoritaton de multflankecaj organizoj kiel UN, Monda Komerca Organizo kaj aliaj, por konservi komunan intereson de evoluantaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin