Vjetnama vicprezidanto Dang Thi Ngoc Thinh enoficiĝos kiel aganta prezidanto

(GMT+08:00) 2018-09-24 13:36:02     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en la nomo de la Konstanta Komitato de la 14a Vjetnama Parlamento, parlamenta prezidanto Nguyen Thi Kim Ngan anoncis anoncon, ke vjetnama vicprezidanto Dang Thi Ngoc Thinh enoficiĝos kiel aganta prezidanto de Vjetnamio.

Vjetnama prezidanto Tran Dai Quang forpasis antaŭtagmeze de la 21a de septembro pro grava malsano. Laŭ la vjetnama konstitucio reviziita en 2013, kiam la ŝtata prezidanto ne povas teni sian respondecon, vicprezidanto anstataŭos lin kiel aganta prezidanto ĝis kiam la Parlamento elektos novan ŝtatan prezidanton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin