Novaĵoj (Septembro 24)

(GMT+08:00) 2018-09-24 17:36:20     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio eldonis la blankan libron "Pri la faktoj de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj la starpunkto de Ĉinio"; la ĉinoj gaje celebras la Aŭtunmezan Feston. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 24an de septembro la Novaĵa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro eldonis la blankan libron "Pri la faktoj de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj la starpunkto de Ĉinio", celante klarigi la faktojn de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj ekspliki la politikan starpunkton pri la konflikto, por ke la problemo estu racie solvita.

La teksto de la blanka libro ampleksas tridek ses mil ideogramojn kaj konsistas el ses partoj krom la antaŭparolo.

La blanka libro diras, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando en la mondo, kaj Usono estas la plej granda evoluinta lando en nia planedo; la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas signife gravaj por la du landoj kaj ankaŭ havas senkomparan influon por la stabileco kaj disvolviĝado de la tutmonda ekonomio.

En la libro oni emfazas, ke la malsameco de Ĉinio kaj Usono en ekonomia evoluado kaj ekonomia sistemo kaŭzas komercan konflikton inter ili, kio estas normala, sed kiel bone solvi la problemon, tio estas grava. Jam delonge la dulandaj registaroj, sin bazante sur la principo pri egaleco, racio kaj direktiĝo unu al la alia, sinsekve starigis al si komercan mikskomitaton, strategie ekonomian dialogon, strategian kaj ekonomian dialogon, amplekse ekonomian interkonsiliĝon kaj similajn mekanismojn, kaj por ĉio tio ĉi la du partioj oferis senlacajn penojn kaj certigis, ke la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en preskaŭ kvardek jaroj konkeris diversspecajn malfacilaĵojn kaj ĉiam antaŭenmarŝis.

Sed en 2017, kiam la nova usona registaro prenis sur sin la oficon, ĝi metis la sloganon "Usono privilegiiĝas". Tiam ĝi komencis forlasi la fundamendajn normojn, kiel reciprokan respekton kaj egalan interkonsiliĝon, kiujn sekvas la internacia socio, praktiki unuflankismon, protektismon kaj ekonomian hegemoniismon, kaj fari senbazajn riproĉojn al multaj landoj, precipe al Ĉinio; kaj ĝi faris ekonomian timigon al Ĉinio per senĉesa aldono de limimposto kaj provis alpreni ekstremajn rimedojn por subigi Ĉinion kaj kontentigi siajn interesojn.

Por klarigi la faktojn de la komerca konflito inter Ĉinio kaj Usono, ekspliki la starpunkton pri la konflikto kaj por racie solvi la problemon, la ĉina registaro speciale publikigis tiun ĉi blankan libron.

La blanka libro rimarkigas, ke la komercaj rilatoj koncernas la feliĉon de la dulandaj popoloj kaj ankaŭ la pacon, prosperon kaj stabilecon de la mondo. Por Ĉinio kaj Usono la unika ĝusta vojo estas kunlaboro, kaj nur kungajno kondukas la du landojn al pli bona estonteco. La starpunkto de Ĉinio estas eksplicita, konsekvenca kaj firma.

La 24a de septembro estas la ĉina tradicia Aŭtunmeza Festo. Dum la lastaj kelkaj tagoj aktivecoj por la festo sinsekve okazas en Ĉinio. Tiuj aktivecoj riĉaj je tradicia kaj popola kulturo altiras amasojn da homoj.

Dum la Aŭtunmeza Festo la ĉinoj aparte inklinas al la luno, ĉar la festo devenis rekte de la luno.

La Aŭtunmeza Festo estas tradicia festo de Ĉinio. Ĝi estas ne nur simbolo de sezono, sed ankaŭ ia senta ejo por la ĉinoj.

Dimanĉe laŭ la loka tempo en la prezidentejo en Paramaribo, surinama prezidento Desiré Delano Boute rse renkontiĝis kun Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Boute rse diris, ke Surinamo kaj Ĉinio havas tradician amikecon kaj la surinama registaro alte taksis la kontribuon de ĉindevenuloj en Surinamo al la ŝtata ekonomio kaj socia disvolviĝo. Post la establiĝo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj senĉese profundigas interfidon kaj la duflanka kunlaboro iras glate. Surinamo firme persistas en la politiko pri unu Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro ties longtempa malegoisma helpo kaj subteno. Surinama registaro klopodas profundigi la duflankan kunlaboron en konstruado de infrastrukturo, turismo, humanitaro kaj aliaj kampoj, kaj daŭre subteni kaj partopreni la konstruadon de "Zono kaj Vojo".

Wang diris, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Boute rse renkontiĝis tri fojojn, atingis gravajn komunajn konsentojn, kaj montris direkton pri disvolvo de la dulandaj rilatoj.

Dimanĉe fiĝia prezidento Jioji Konusi Konrote ĉeestis ceremonion por la ĉinaj Mez-Aŭtuna Tago kaj Nacia Tago, organizitaj de Ĉindevenula-Asocio en Fiĝio kaj Ĉina Kultur-Centro en Fiĝio, kaj gratulis al Ĉinio pro ties akiro de majloŝtona atingo.

Konrote diris en sia parolo, ke li tre honoras ĉeesti la ceremonion por la ĉina Mez-Aŭtuna Tago. Li samtempe gratulis la Ĉinan Popolan Respublikon pro ĝiaj 69-jara datreveno kaj akiritaj majloŝtonaj atingoj. Konrote diris ankaŭ, ke Mez-Aŭtuna Tago liveris okazon por fiĝianoj koni malsaman kulturon el Ĉinio kaj riĉigis sperton kaj scion de fiĝianoj.

Dimanĉe en la nomo de la Konstanta Komitato de la 14a Vjetnama Parlamento, parlamenta prezidanto Nguyen Thi Kim Ngan anoncis anoncon, ke vjetnama vicprezidanto Dang Thi Ngoc Thinh enoficiĝos kiel aganta prezidanto de Vjetnamio.

Vjetnama prezidanto Tran Dai Quang forpasis antaŭtagmeze de la 21a de septembro pro grava malsano. Laŭ la vjetnama konstitucio reviziita en 2013, kiam la ŝtata prezidanto ne povas teni sian respondecon, vicprezidanto anstataŭos lin kiel aganta prezidanto ĝis kiam la Parlamento elektos novan ŝtatan prezidanton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin