Ĉinio eldonis la blankan libron "Pri la faktoj de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj la starpunkto de Ĉinio"

(GMT+08:00) 2018-09-24 14:20:02     Redaktoro:Xiong

La 24an de septembro la Novaĵa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro eldonis la blankan libron "Pri la faktoj de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj la starpunkto de Ĉinio", celante klarigi la faktojn de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj ekspliki la politikan starpunkton pri la konflikto, por ke la problemo estu racie solvita.

La teksto de la blanka libro ampleksas tridek ses mil ideogramojn kaj konsistas el ses partoj krom la antaŭparolo.

La blanka libro diras, ke Ĉinio estas la plej granda evolulando en la mondo, kaj Usono estas la plej granda evoluinta lando en nia planedo; la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas signife gravaj por la du landoj kaj ankaŭ havas senkomparan influon por la stabileco kaj disvolviĝado de la tutmonda ekonomio.

En la libro oni emfazas, ke la malsameco de Ĉinio kaj Usono en ekonomia evoluado kaj ekonomia sistemo kaŭzas komercan konflikton inter ili, kio estas normala, sed kiel bone solvi la problemon, tio estas grava. Jam delonge la dulandaj registaroj, sin bazante sur la principo pri egaleco, racio kaj direktiĝo unu al la alia, sinsekve starigis al si komercan mikskomitaton, strategie ekonomian dialogon, strategian kaj ekonomian dialogon, amplekse ekonomian interkonsiliĝon kaj similajn mekanismojn, kaj por ĉio tio ĉi la du partioj oferis senlacajn penojn kaj certigis, ke la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en preskaŭ kvardek jaroj konkeris diversspecajn malfacilaĵojn kaj ĉiam antaŭenmarŝis.

Sed en 2017, kiam la nova usona registaro prenis sur sin la oficon, ĝi metis la sloganon "Usono privilegiiĝas". Tiam ĝi komencis forlasi la fundamendajn normojn, kiel reciprokan respekton kaj egalan interkonsiliĝon, kiujn sekvas la internacia socio, praktiki unuflankismon, protektismon kaj ekonomian hegemoniismon, kaj fari senbazajn riproĉojn al multaj landoj, precipe al Ĉinio; kaj ĝi faris ekonomian timigon al Ĉinio per senĉesa aldono de limimposto kaj provis alpreni ekstremajn rimedojn por subigi Ĉinion kaj kontentigi siajn interesojn.

Por klarigi la faktojn de la komerca konflito inter Ĉinio kaj Usono, ekspliki la starpunkton pri la konflikto kaj por racie solvi la problemon, la ĉina registaro speciale publikigis tiun ĉi blankan libron.

La blanka libro rimarkigas, ke la komercaj rilatoj koncernas la feliĉon de la dulandaj popoloj kaj ankaŭ la pacon, prosperon kaj stabilecon de la mondo. Por Ĉinio kaj Usono la unika ĝusta vojo estas kunlaboro, kaj nur kungajno kondukas la du landojn al pli bona estonteco. La starpunkto de Ĉinio estas eksplicita, konsekvenca kaj firma.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin