La ĉinoj gaje celebras la Aŭtunmezan Feston

(GMT+08:00) 2018-09-24 15:47:09     Redaktoro:Xiong

La 24a de septembro estas la ĉina tradicia Aŭtunmeza Festo. Dum la lastaj kelkaj tagoj aktivecoj por la festo sinsekve okazas en Ĉinio. Tiuj aktivecoj riĉaj je tradicia kaj popola kulturo altiras amasojn da homoj.

Dum la Aŭtunmeza Festo la ĉinoj aparte inklinas al la luno, ĉar la festo devenis rekte de la luno. En la loĝkvartalo en la ĉarma urbo Yangzhou oni aranĝis vesperkunvenon "ĝuo de luno en aŭtunmezo", kaj dum la kunveno la knabinoj, kune kun infanoj, en la kostumo de la Han-dinastia stilo faris solenan ceremonion por kulti la lunon. Multaj gepatroj alportis siajn infanojn por tion fari. La loĝanto Du Xiangkai diris, ke ĉiufoje, kiam estas la Aŭtunmeza Festo, li kaj liaj familianoj kultas la lunon en sia korto. Li diris: "Kulti la lunon en la Aŭtunmeza Festo estas la tradicio de la ĉina nacio. Mi opinias, ke la tradicio devas esti heredata. Kaj pro tio en ĉiu Aŭtunmeza Festo mi kaj miaj familianoj faras kultadon al la luno."

Kaj en Pekino oni organizis tradicie kulturan aktivadon tuturban: ĉie, en parkoj, ruinejoj, liberaj placoj, kulturdomoj, muzeoj, stratoj kaj grandmezuraj komercejoj, sin trovas multkoloraj rubandoj, floroj kaj plantoj.

La Aŭtunmeza Festo estas tradicia festo de Ĉinio. Ĝi estas ne nur simbolo de sezono, sed ankaŭ ia senta ejo por la ĉinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin