Pli ol 140 personoj baldaŭ liberigotaj en Chengdu trovis siajn laborpostenojn

(GMT+08:00) 2018-09-25 15:24:20     Redaktoro:Selena

Historia foto

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La 18an de septembro, virina karcero de Chengdu, Sichuan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, okazigis specialan kunvenon de dungado por helpi al pli ol 140 malliberuloj ricevi laborpostenojn antaŭ ilia liberiĝo.

Antaŭ tio, la karcero faris trejnadon al tiuj malliberuloj, rilatan al restoracia servo, administrado de domposedaĵoj, zorgado al maljunuloj kaj mastrumado.

Luo Lili, ĉefo de la karcero, diris, ke la trejnado kaj kunveno de dungado celas, ke la socio alte atentu karcerojn kaj donu sufiĉe da laborpostenoj al malliberuloj por ke ili kiel eble plej frue kunfandiĝu kun la socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin