Novaĵoj (Septembro 25)

(GMT+08:00) 2018-09-25 17:31:14     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina oficialulo diris, ke riskoj kaŭzitaj de komerca disputo kun Usono al ĉina ekonomio ĝenerale estas regeblaj; ĉina ŝtatkonsilanto vokis akceli pacon kaj repacigon por memorigi Mandela. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĝenerala vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, Lian Weiliang, diris marde en Pekino, ke Usono plu efektivigas aldonajn tarifojn kontraŭ importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, kio havas rektan kaj nerektan influon sur la ĉinan ekonomion, kaj ĝenerale, la influo estas neevitebla, tamen riskoj estas regeblaj, kaj la ĉina ekonomio kapablas neŭtrigi la influon per vastigo de enlanda postulado kaj altigo de disvolva kvalito. La oficialulo diris, ke en la pasinta jaro, la totalo de la ĉina ekonomio atingis 12,7 duilionojn da usonaj dolaroj, kaj la eksportado kalkuliĝis al 2,26 duilionoj da usonaj dolaroj; 200 miliardoj da usonaj dolaroj okupis nur 8,8% de la eksportado de Ĉinio. Se la komerco de prilaborado estas inkluzivita en la konsideron, la influo sur aldon-valoro estas pli malgranda. La oficialulo aldonis, ke la ĉina ekonomio konsistas el diversaj industriaj sektoroj, kiuj povas kompletigi kaj anstataŭi sin reciproke, kaj povas montri sin fortika kaj refleksebla kontraŭ ekstera bato. Krome, Ĉinio havas 1 400 milionojn da loĝantoj, pli multe ol la totala nombro de evoluintaj ekonomioj, kaj la pokapa enspezo proksimiĝas al 9 000 usonaj dolaroj. La enlanda merkato havas grandan potencialon.

Ĉina vicministro pri komerco kaj vicreprezentanto por internacia komerca intertraktado Wang Shouwen diris marde en Pekino, ke la rekomenco de ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo tute dependas de la volo de Usono.

Wang diris, ke efika intertraktado devas esti bazita sur egaleco kaj reciproka respekto. Usono prenis tiel grandskalajn rimedojn de komerca restrikto, kaŭzante neegalecon de intertraktado kaj konsiliĝo. Li diris, ke intertraktado kaj konsiliĝo devas esti bonintencaj kaj fidelaj al promesoj. Ĉinio kaj Usono okazigis altnivelan ekonomian kaj komercan konsliĝon kvar fojojn, atingis komunajn konsentojn kaj eĉ publikigis komunan deklaron. Sed Usono rompis sian vorton. Ĝi forĵetis tiujn konsentojn kaj prenis limigajn rimedojn, kio rompis la intertraktadon.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en la stabejo de UN en Nov-Jorko, ke la konvena maniero por memorigo de Nelson Mandela estas antaŭenigi la spiriton de paco, repacigo, egaleco kaj inkluzivemo, kiun la eksa sud-afrika gvidanto rekomendis.

Wang diris, ke konfirmi la valorojn de Mandela utilas al la afero de UN. Li samtempe avertis, ke unuflankeco kaj protektismo leviĝas, kaŭzante severajn defiojn al la internacia sistemo kun UN kiel la centro.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en la Paca Pintkunveno de Nelson Mandela en la Ĝenerala Asembleo de UN. Li vokis la internacian komunumon unuiĝi sub la flago de multflankeco, subteni la kernan rolon de UN en internaciaj aferoj kaj liveri pli stabilan antaŭvideblecon al ĉi tiu malkvieta mondo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde substrekis la rolon de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio (KIKKRA) en regionaj sekurecaj kaj evoluigaj demandoj.

Ĉeestante kunvenon en Nov-Jorko kun ministroj pri eksterlandaj aferoj aŭ reprezentantoj de aliaj membroj de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio, Wang diris, ke de post kiam Ĉinio transprenis la prezidantecon de la konferenco en majo de 2014, la mekanismo estis forumo de sekureca kunlaboro, kiu havas la plej vastan kovradon, plej grandan membraron kaj plej grandan reprezentadon en Azio, kaj ĝi ludis gravan kaj konstrueman rolon en antaŭenigo de regionaj stabileco kaj prospero.

Wang proponis, ke la forumo plifortiĝu por daŭraj paco kaj sekureco, kungajna disvolviĝo, novigema transformiĝo kaj inkluziva partnereco en la estonteco. Li diris, ke ĉiuj membroj de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio devas rezolute oponi unuflankecon, protektismon kaj hegemonion, por antaŭenigi pli justan multflankecon kaj konstrui novtipajn internaciajn rilatojn. Ĉinio vokas ĉiujn membrojn de la konferenco profundigi kunlaboron en konfid-konstruo, certigi efikan funkciadon kaj vastigi kunlaboron kun eksteraj landoj kaj internaciaj organizoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio forte kondamnas la Svedan Televidon SVT pri insulto al ĉinoj en ĝia novaĵprogramo kaj esprimas fortan proteston.

Geng faris la rimarkojn, kiam li respondis demandon pri la novaĵprogramo de la sveda televido, kiu insultis Ĉinion vendrede vespere. Geng diris, ke la programo insultis kaj atakis Ĉinion kaj la ĉinan popolon. Paroladoj de la program-prezidantoj estis plenaj de diskriminacio, antaŭjuĝo kaj provoko kontraŭ Ĉinio kaj aliaj etnaj grupoj, kaj tute deviis de la profesia etiko de komunikilo.

Li diris, "Ni forte kondamnas tiun ĉi konduton. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la ĉina ambasadorejo en Stokholmo postulis seriozan traktadon kun kaj esprimis fortan proteston kontraŭ la sveda flanko respektive en Pekino kaj Stokholmo."

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, diris lunde, ke klopodoj devas esti faritaj por rifuzi "sekuran havenon" al drogaĉaj kontrabandistoj.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado en altnivela kunveno, nomata "Tutmonda Voko al Agado pri la Monda Drogaĉa Problemo". Li diris, ke la situacio de drogaĉa problemo estas maltrankviliga.

La kunveno estis organizita de Usono kaj ĝin ĉeestis usona prezidento Donald Trump kaj altrangaj oficistoj de multaj aliaj landoj.

La ĝenerala sekretario rimarkigis, "La drogaĉa problemo estas tre persona kaj povus frapi nian pordon dum iu ajn momento. Estas nia devo agi, kaj agu nun tuj." Li aldonis, ke la tutmonda produktado de opio kaj fabrikado de kokaino, kiel prezidento Trump ĵus diris, neniam estis pli grandaj.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu dimanĉe telefone interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj refoje komunikiĝis kun Putin pri faligo de rusa militaviadilo en Sirio.

La oficejo de israela ĉefministro publikigis deklaron, dirante, ke Netanyahu kredas la verecon de la deklaro publikigita de la israela nacidefenda armeo en antaŭa tago. La siria armeo kaj la iranaj fortoj en Sirio devas preni sur sin la respondecon pri faligo de la rusa aviadilo. Laŭ la retpaĝaro de Kremlo, Putin diris, ke la agado de la israela armeo kontraŭ Sirio estis la ĉefa kaŭzo de la faligo de la rusa aviadilo fare de la siria registara armeo per misilo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin