Ĉinio postulas koncernajn landojn ĉesi interveni en la aferojn de Honkongo kaj la internajn aferojn de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-25 17:55:47     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 25a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke estas kelkaj landoj kaj institucioj, kiuj faris nerespondecajn rimarkojn kaj senpripensajn komentojn pri tio, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono decidis malpermesi al la "Honkonga Nacia Partio" funkciadon; kontraŭ tio Ĉinio esprimas fortan malkontentecon kaj firman proteston kaj postulas, ke koncernaj landoj kaj institucioj respektu la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Ĉinio kaj ĉesu interveni en la aferojn de Honkongo kaj la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de "libereco je parolo kaj asociiĝo".

La 24an de septembro la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono publikigis en ĵurnalo la ordonon malpermesi al la "Honkonga Nacia Partio" funkciadon, kaj pro tio Britio, Usono kaj Eŭropa Unio faris deklaron kaj komentojn, asertante, ke la elpaŝo de la honkonga registaro limigis la liberecon je parolo kaj asociiĝo kaj politikajn aktivecojn. Kontraŭ tio Geng Shuang esprimis sian opinion en la konferenco:

"Ĉia ajn organizaĵo kaj agado, se ĝi propagandas 'sendependiĝon de Honkongo' kaj entreprenas agadon dissplitigi la landon, absolute ne estas permesita. Tio, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono laŭleĝe decidis malpermesi al la 'Honkonga Nacia Partio' funkciadon, estas por protekti la sekurecon de la ŝtato kaj la leĝaron de Honkongo. Ĝi estas afero de Honkongo kaj ankaŭ interna afero de Ĉinio, kaj sekve neniu alilando havas rajton interveni en ĝin. Ni postulas, ke koncernaj landoj kaj institucioj respektu la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Ĉinio kaj ĉesu interveni en la aferojn de Honkongo kaj la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de 'libereco je parolo kaj asociiĝo'".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin