Wang Yi ĉeestis neoficialan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el KIKA

(GMT+08:00) 2018-09-25 19:23:48     Redaktoro:Xiong

La 24an de septembro Wang Yi, la ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis en Novjorko la neoficialan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la Konferenco pri Interago kaj Konfid-starigaj Demarŝoj en Azio (KIKA). Partoprenis en ĝi ministroj pri eksterlandaj aferoj aŭ reprezentantoj el pli ol dudek membroj-ŝtatoj de KIKA.

Wang Yi diris, ke ekde majo de la jaro 2014, kiam Ĉinio prenis sur sin la prezidantecon de KIKA, la konferenco KIKA progresis rimarkinde en multaj flankoj; danke al aktiva partopreno la kunlabora latenta forto de KIKA liberiĝis kaj ĝia efikiĝo evidentiĝis, kaj nun KIKA jam fariĝis forumo por sekureca kunlaboro en Azio, plej regione ampleksa, plej membroŝtate multenombra kaj plej vaste reprezentita, kaj ludis gravan pozitivan rolon en la akcelo de la regionaj prospero kaj stabileco.

Wang Yi deklaris, ke Ĉinio transdonos la devon de la prezidanteco de KIKA al Taĝikio, la sekvonta prezidanto-lando de KIKA.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin