Kian malprofiton suferis Usono de "favora saldo en profito"

(GMT+08:00) 2018-09-25 20:46:16     Redaktoro:Xiong

Dum la duonjare ĉiam eskaladiĝanta komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, unu el la plendoj de Usono estas ja grandega malfavora saldo en komercado kun Ĉinio, t.e. Usono suferis malprofiton. Pro la sama kaŭzo Usono altrude aldonis limimposton super la produktaĵoj ankaŭ el siaj ĉefaj komercaj partneroj ekzemple kiel Kanado, Meksiko, Eŭropa Unio kaj Japanio. Ĉu do Usono vere suferis malprofiton en komercado kun Ĉinio? Kia efektive estas la vero?

La 25an de septembro Hu Ziying, la reprezentanto pri internacia intertrakto kaj vicministro de la Ĉina Komerca Ministerio, diris en Pekino, ke komerca saldo estas nur saldo de komerca kvanto, sed ne diferenco inter gajno kaj perdo en komercado. Usono fakte ne malprofitis en la duflanka komercado. Tiu ĉi oficialulo, kiu iam estis kontisto, trafis la esencon, ke la profito gajnita de usonaj entreprenoj multe superis tiun de la ĉinaj entreprenoj, kaj ke la favora saldo en komerco trovas sin en la mano de Ĉinio, sed la "favora saldo en profito" en la mano de Usono.

La "favora saldo en profito" en la mano de Usono reflektas la veran situacion de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Post la disvolviĝado de preskaŭ kvardek jaroj la komerca amplekso inter Ĉinio kaj Usono jam atingis 700 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la vendenspezo da la usonaj entreprenoj en Ĉinio atingis ankaŭ 700 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la profito el tiuj superis 50 miliardojn de usonaj dolaroj.

El la vidpunkto de esenco la libera komerco fakte estas laŭvole aĉeti kaj vendi. Usono aĉetis pli multe da ĉinaj produktaĵoj, kaj tial nature ĝi havis pli multe da malfavora saldo en komerco, sed tio ne estis rezulto de truddevigo fare de Ĉinio; tio fontas el la malsama ekonomia strukturo de Ĉinio kaj Usono kaj el la internacia labordivido.

La faktoj pruvis, ke la profito el la komerco por Ĉinio kaj Usono estas proksimume ekvilibra, kaj Usono estas ĉe favorita je neta profito. Usono, kiu ĝuis "favoran saldon en profito", tamen asertis, ke ĝi suferis malprofiton en la komerco inter Ĉinio kaj Usono. Ĉu tio ne estus ridinda?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin