Ĉinio forte kondamnas svedan televidon SVT pri insulto al ĉinoj

(GMT+08:00) 2018-09-25 11:09:07     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio forte kondamnas la Svedan Televidon SVT pri insulto al ĉinoj en ĝia novaĵprogramo kaj esprimas fortan proteston.

Geng faris la rimarkojn, kiam li respondis demandon pri sveda novaĵprogramo de la televido SVT, kiu insultis Ĉinion vendrede vespere. Geng diris, ke la programo insultis kaj atakis Ĉinion kaj la ĉinan popolon. Paroladoj de la program-prezidantoj estis plenaj de diskriminacio, antaŭjuĝo kaj provoko kontraŭ Ĉinio kaj aliaj etnaj grupoj, kaj tute deviis de la profesia etiko de komunikilo.

Li diris, "Ni forte kondamnas tiun ĉi konduton. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la ĉina ambasadorejo en Stokholmo postulis seriozan traktadon kun kaj esprimis fortan proteston kontraŭ la sveda flanko respektive en Pekino kaj Stokholmo."

Laŭ la proparolanto, Ĉinio ankaŭ urĝis respondecajn homojn de la programo preni tujajn rimedojn por forigi malbonan influon kaj Ĉinio rezervas la rajton preni pliajn rimedojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin