Ĉina ŝtatkonsilanto vokas akceli pacon kaj repacigon por memorigi Mandela

(GMT+08:00) 2018-09-25 13:57:34     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, ke la konvena maniero por memorigo de Nelson Mandela estas antaŭenigi la spiriton de paco, repacigo, egaleco kaj inkluzivemo, kiun la eksa sud-afrika gvidanto rekomendis.

Wang diris, ke konfirmi la valorojn de Mandela utilas al la afero de la UN. Li samtempe avertis, ke unuflankeco kaj protektismo leviĝas, kaŭzante severajn defiojn al la internacia sistemo kun la UN kiel la centro.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en la Paca Pintkunveno de Nelson Mandela en la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li vokis la internacian komunumon unuiĝi sub la flago de multflankeco, subteni la kernan rolon de la UN en internaciaj aferoj kaj liveri pli stabilan antaŭvideblecon al ĉi tiu malkvieta mondo.

Li laŭdis Mandela pro lia devontigo al politika intertraktado por antaŭenigo de paco kaj repacigo en Sud-Afriko, dirante, ke li starigis ekzemplon al tiuj landoj aŭ regionoj en konflikto por realigi naciajn repacigon kaj rekonstruadon. Li parolis ankaŭ pri la konsilo de Mandela, ke elradikigo de malriĉeco estas protekto de bazaj homaj rajtoj, kaj rimarkigis, ke multaj problemoj de la mondo havas siajn radikajn kaŭzojn en malriĉeco kaj la certa eliro estas atingebla per disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin