Novaĵoj (Septembro 26)

(GMT+08:00) 2018-09-26 17:42:03     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulon al Ĉina Centra Televido okaze de ĝia 60-jara jubileo; Ĉinio kaj Japanio okazigis la 5an altnivelan politikan dialogon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al Ĉina Centra Televido okaze de ĝia 60-jara jubileo. En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, li esprimas sincerajn salutojn al ĉiuj oficistoj kaj laborantoj de Ĉina Centra Televido kaj tutlandaj televidaj profesiuloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en la letero, ke la afero de televido estas grava parto de la partia laboro pri gazetaro kaj publika opinio. En la pasintaj 60 jaroj, sub la gvidado de la partio, ĉiuj televidaj profesiuloj persistis en ĝusta politika direkto kaj gvidado de publika opinio, servis por la ĝenerala situacio, diskonigis opiniojn de la partio, reflektis la aspiron de la popolo, prikantis la ĉefmelodion kaj disvastigis pozitivan energion, kontribuante al la afero de la partio kaj la popolo.

Ĉina Centra Televido fondiĝis en la 1a de majo de 1958, kio markis la komencon de la televida afero de Ĉinio. Nun ĝi havas 41 kanalojn, kaj la jara elsendo kalkuliĝas al 329 000 horoj. En marto de la kuranta jaro, Ĉina Centra Televido, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Radio Internacia estis fuziigitaj al Ĉina Komunikila Grupo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke sana kaj stabila disvolvado de ĉina-usonaj rilatoj estas tre grava por ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj kaj ankaŭ estas nemankigebla por paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo.

Wang faris la rimarkojn en renkontiĝo kun reprezentantoj de la Nacia Komitato pri Usona-Ĉinaj Rilatoj kaj la Usona-Ĉina Komerca Konsilio en Nov-Jorko, dum kiu ili interŝanĝis opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj kaj duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Wang diris, ke la du landoj festos la 40an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj, kaj ke la plej grava sperto akirita de la du flankoj en la lastaj 40 jaroj estas, ke nur per kunlaboro ili povas realigi kungajnan situacion, kaj alfrontado certe kondukos ambaŭ flankojn al perdo. Wang montris, ke lastatempe, negativa starpunkto de la usona politiko pri Ĉinio leviĝis. Iuj fortoj fojfoje kaj senbaze riproĉis Ĉinion en la kampoj de ekonomio, komerco kaj sekureco, kreante sentojn de opono kaj venenante la rilatojn. Li aldonis, ke la akuzoj kontraŭ Ĉinio estas malveraj kaj nerespondecaj; se ili ne estas regitaj, ili detruos la atingojn de ĉina-usonaj rilatoj en la pasintaj 40 jaroj, kio estas malfavora al la du landoj kaj ankaŭ al la internacia komunumo.

Marde en la ĉina urbo Suzhou, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Shotaro Yachi, estro de la Japana Agentejo pri Nacia Sekureco kune prezidis la 5an Altnivelan Politikan Dialogon inter Ĉinio kaj Japanio. La du flankoj konsentis fortigi strategian interŝanĝon, antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolvadon de ĉina-japanaj rilatoj sur normala vojo.

Yang diris, ke ĉi-jare estas la 40a datreveno de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato pri Paco kaj Amikeco. Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Abe Shinzo dum la Orienta Ekonomia Forumo kaj atingis gravan konsenton pri plibonigo de ĉina-japanaj rilatoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Japanion en majo. Li akcentis, ke la du flankoj devas alte ŝati kaj konservi la pozitivan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj por garantii, ke la duflankaj rilatoj glate kaj stabile disvolviĝu sur normala vojo.

Yachi diris, ke la nunaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio daŭre pliboniĝas kaj stabile disvolviĝas. Japanio volas kapti la malfacile akiritan ŝancon por fortigi altrangajn kontaktojn, firmigi politikan interfidon, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj sur la bazo de kvar politikaj dokumentoj, kune garantii nunan internacian ordon kaj kunlabore trakti regionajn kaj internaciajn defiojn.

Proparolanto de la ĉina armeo diris marde, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj rezolute oponas kontraŭ la planita armila vendo de Usono al Tajvano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, Ren Guoqiang, diris, ke la ĉina armeo postulas seriozan traktadon kun la usona flanko pri la afero.

Ren faris la rimarkojn, post kiam la usona registaro informis la kongreson pri sia decido vendi armilojn kun la valoro de ĉirkaŭ 330 milionoj da usonaj dolaroj al Tajvano. Ren diris, ke Tajvano estas parto de Ĉinio kaj la principo de unu Ĉinio estas la politika bazo de ĉina-usonaj rilatoj. La usona decido severe malobservis la principon de unu Ĉinio kaj regulojn de la tri Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, malutilis la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, kaj grave damaĝis ĉina-usonajn rilatojn, rilatojn inter la du armeoj, kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. Li aldonis, ke la ĉina flanko forte urĝas la usonan flankon sekvi principon de unu Ĉinio kaj la regulojn de la Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, tuj nuligi armilan vendon al Tajvano, kaj haltigi militan kontakton kun Tajvano inkluzive de armila vendo, por ne difekti rilatojn inter la du landoj kaj inter la du armeoj kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo.

La 73a Ĝenerala Asembleo de UN komencis la ĝeneralan debaton marde en la stabejo de UN en Nov-Jorko. Pli ol 100 ŝtatestroj, registaraj ĉefoj kaj aliaj altnivelaj reprezentantoj diskutos pri rimedoj kontraŭ gravaj minacoj kaj defioj alfrontataj de la tuta mondo.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, diris en parolado, ke en la pasintaj jardekoj, UN metis firman bazon por internacia kunlaboro, kaj kiel gardanto de komunaj interesoj, UN havas la respondecon akceli kaj subteni multflankan sistemon post reformoj, prosperigo kaj fortigo; la homaro povas kune antaŭeniri, nur se ĉiuj prenas kolektivan agadon konforman al ĝeneralaj scioj por akceli komunajn interesojn.

Prezidanto de la 73a Ĝenerala Asembleo, Maria Fernanda Espinosa, alvokis fari Unuiĝntajn Naciojn strikte ligita kun ĉiuj homoj. Ŝi akcentis, ke multflankeco estas la sola taktiko de la homaro por traktado de defioj alfrontataj de la tuta mondo.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in diris lunde en la stabejo de UN en Nov-Jorko, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko decidis forlasi sian nuklean planon, kaj tiu ĉi decido estas neinversigebla.

Moon diris al la gazetaro antaŭ duflanka intertraktado kun usona prezidento Donald Trump, ke li vizitis Pjongjangon lastatempe, kaj Sud-Koreio kaj la KDPR faris progreson en sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj subskribis tre bonan interkonsenton.

Li diris, ke la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un kelkfoje diris, ke li havas firman kredon kaj atendon pri Trump kaj esperas renkontiĝi kun li kiel eble plej baldaŭ por rapide plenumi la sennukleigan procezon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin