Malfacile reaperas "ideala lando" al Svedio frapata de ekstremdekstraj ondoj

(GMT+08:00) 2018-09-26 17:58:03     Redaktoro:Xiong

Svedio iam estis rigardata kiel "ideala lando" pro ĝia bonfarto, sekureco, inkluziveco, aperteco kaj similaj. Sed en la lastaj jaroj negativaj novaĵoj pri Svedio, kiaj pafado, tumulto, perforto, konflikto kaj nacidiskriminacio, ofte aperas en amaskomunikiloj. Rasmussen, la eksa ĝenerala sekretario de NATO kaj la danlanda ĉefministro, rigardis tiujn fiagojn kiel "negativajn kazojn", kiuj rekte influas la tendencon de la politika situacio de Svedio.

Tributi la malboniĝon de la publika ordo en Svedio al la problemo de rifuĝintoj, tio estas nur unu flanko. Ekde 2012 Svedio loĝata de nur 10 milionoj da homoj akceptis ĉirkaŭ 400 mil rifuĝintojn, kaj pro tio ĝi fariĝis lando, kiu akceptis rifuĝintojn plej multnombre en la Norda Eŭropo. Sed ĝi ne bone sin preparis por tiuj rifuĝintoj, kaj sekve draste kreskis kriminalaj kazoj inter ili.

Se oni faras profundan analizon, oni vidas, ke post la jaro 2009, kiam eksplodis la krizo de la eŭropa ŝuldo, la sveda ekonomio ricevis seriozan baton, kaj tio donis la okazon, en kiu la sveda naciismo disvastiĝis. Kaj poste rifuĝintoj inundis la landon, kaj fine en Svedio amase eksplodis sociaj konfliktoj.

Kaŭze de tiuj sintezaj faktoroj, Svedio, iam bela socio, en kiu "La pordo ne fermitas dum nokto kaj la perdaĵo survoje estas ne prenata", nun fariĝas lando en kiu ofte okazas perforto, konflikto, tumulto kaj tiel plu. Tiuj ĉiuj denove pensigas homojn pri Svedio, kiu iam estis "ideala lando" - Kiel fartas Svedio nun?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin