Xi Jinping alvokis al ĉinaj komunikistoj penkonstrui al si internacian unuaklasan amaskomunikilon

(GMT+08:00) 2018-09-26 19:20:06     Redaktoro:Xiong

Hodiaŭ estas la 60-jariĝo de la Centra Televida Stacio kaj ankaŭ de la ĉina televida afero. La 26an de septembro Xi Jinping, la ĉina ŝtatprezidanto, adresis gratulon kaj saluton al la Ĉina Komunikila Grupo kaj alvokis, ke tiu ĉi disaŭdiga kaj televidiga komunikilo, la plej granda komunikila organizo en la mondo, kune kun ĉiuj aliaj ĉinaj komunikistoj, peni konstrui al si internacian unuaklasan novtipan ĉefkomunikilon karakterizitan de fortaj gvidivo, komunikivo kaj influivo.

En sia gratulmesaĝo Xi Jinping laŭdas la ĉinajn komunikistojn, kiuj en la pasintaj 60 jaroj, gvidate de la Ĉina Komunista Partio, reflektis la voĉon de la popolo, laŭte kantigis la ĉefan melodion, komunikis pozitivan energion, kaj faris pozitivan kontribuon al la aferoj de la Partio kaj la popolo.

Xi Jinping rimarkigas, ke la Ĉina Komunikila Grupo, ekde sia fondiĝo, klopodas krei fajnajn kaj distingitajn produktojn kaj montras al la mondon Ĉinion veran, tridimensian kaj ampleksan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin