Dum la 60 jaroj, kiel la ĉefa forto de la ĉina televida afero, la Centra Televida Stacio sin dediĉis al reformo kaj novigo kaj komponis novan ĉapitron por la ĉinaj televida afero kaj novaĵa afero. La atingoj akiritaj de la ĉina televida afero dum la 60 jaroj estas la fiero de la tutaj televidistoj.
Prezidanto Xi Jinping metis la klaran postulon peni krei internacian unuaklasan novtipan ĉefamaskomunikilon karakterizitan de fortaj gvidivo, komunikivo kaj influivo. Marte de la kuranta jaro formiĝis la Ĉina Komunikila Grupo, kio liveris vastan scenejon kaj historian ŝancon por realigi tiun ĉi celon kaj konduki la ĉinan disaŭdigan kaj televidigan aferon al nova montpinto.
La Ĉina Komunikila Grupo, persista en servo al la popolo kiel centro kaj fidela je plenumado de la devo kaj misio, unuigos la tradiciajn komunikilojn kaj la novaj, intensigos la kapablan konstruadon de internacia komunikado, prenos firman dicidon fari novokreon, plifortigos ĉefajn komunikilojn, kaj kuraĝe antaŭenmarŝos al la celo krei internacian unuaklasan novtipan ĉefamaskomunikilon karakterizitan de fortaj gvidivo, komunikivo kaj influivo.