Ĉinio rezolute oponas armilan vendon de Usono al Tajvano

(GMT+08:00) 2018-09-26 10:50:46     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina armeo diris marde, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj rezolute oponas kontraŭ la planita armila vendo de Usono al Tajvano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, Ren Guoqiang, diris, ke la ĉina armeo postulas seriozan traktadon kun la usona flanko pri la afero.

Ren faris la rimarkojn, post kiam la usona registaro informis kongreson pri sia decido vendi armilojn kun la valoro de ĉirkaŭ 330 milionoj da usonaj dolaroj al Tajvano. Ren diris, ke Tajvano estas parto de Ĉinio kaj la principo de unu Ĉinio estas la politika bazo de ĉina-usonaj rilatoj. La usona decido severe malobservis la principon de unu Ĉinio kaj regulojn de tri Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, malutilis la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, kaj grave damaĝis ĉina-usonajn rilatojn, rilatojn inter la du armeoj, kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. Li aldonis, ke la ĉina flanko forte urĝas la usonan flankon sekvi principon de unu Ĉinio kaj la regulojn de la Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, tuj nuligi armilan vendon al Tajvano, kaj haltigi militan kontakton kun Tajvano inkluzive de armila vendo, por ne difekti rilatojn inter la du landoj kaj inter la du armeoj kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin