Ĉina ŝtatkonsilanto: Sana disvolvado de ĉina-usonaj rilatoj tre gravas por ambaŭ flankoj

(GMT+08:00) 2018-09-26 11:46:20     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke sana kaj stabila disvolvado de ĉina-usonaj rilatoj estas tre grava por ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj kaj ankaŭ estas nemankigebla por paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo.

Wang faris la rimarkojn en renkontiĝo kun reprezentantoj de la Nacia Komitato pri Usona-Ĉinaj Rilatoj kaj la Usona-Ĉina Komerca Konsilio en Nov-Jorko, dum kiu ili interŝanĝis opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj kaj duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Wang diris, ke Usono kaj Ĉinio estas la plej granda evoluinta lando kaj la plej granda evoluanta lando de la mondo respektive; la du nacioj estas ankaŭ la du plej grandaj ekonomioj de la mondo kaj ambaŭ estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke la du landoj festos la 40an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj, kaj ke la plej grava sperto akirita de la du flankoj en la lastaj 40 jaroj estas, ke nur per kunlaboro ili povas realigi kungajnan situacion, kaj alfrontado certe kondukos ambaŭ flankojn al perdo. Wang montris, ke lastatempe, negativa starpunkto de la usona politiko pri Ĉinio leviĝis. Iuj fortoj fojfoje kaj senbaze riproĉis Ĉinion en la kampoj de ekonomio, komerco kaj sekureco, kreante sentojn de opono kaj venenante la rilatojn. Li aldonis, ke la akuzoj kontraŭ Ĉinio estas malveraj kaj nerespondecaj; se ili ne estas regitaj, ili detruos la atingojn de ĉina-usonaj rilatoj en la pasintaj 40 jaroj, kio estas malfavora al la du landoj kaj ankaŭ al la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin