Usona prezidento atakis tutmondismon en Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2018-09-26 15:01:16     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump prelegis marde en la ĝenerala debato de la 73a Ĝenerala Asembleo de la UN. Li pledis por sia politiko Usono Unua kaj atakis tutmondismon.

Dum la prelego, Trump kritikis multflankajn instituciojn, inkluzive de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN kaj la Internacia Kriminala Juĝejo, kaj iranan nuklean interkonsenton kaj aliajn multflankajn interkonsentojn, asertante, ke li neniel cedos usonan suverenecon al ne-elektita kaj nerespondeca tutmonda burokrata aparato, kaj ke Usono oponas la tutmondisman ideon. Li diris, ke Usono pli rigore ekzamenas sian helpon al fremdaj landoj kaj liveros helpon nur al siaj amikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin