Ĉinio oponas kontraŭ ĝenado al la paco kaj stabileco de la regiono

(GMT+08:00) 2018-09-27 19:28:43     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 27a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ tio, ke koncerna lando, sub la flago de la libereco je navigado kaj transflugado, ĝenas la pacon kaj stabilecon de la regiono.

Estis la raporto, ke lastatempe usonaj militaviadiloj transflugis la akvojn de la Sud-Ĉinia Maro kaj la Orient-Ĉinia Maro. Estis raportisto, kiu demandis, ĉu la agado rilatas tion, ke usona gvidanto akuzis Ĉinion pri ties interveno en la elektadon de Usono. Por tio Geng Shuang respondis:

"Ni rimarkis koncernan raporton. Ĉi tie mi devas rimarkigi, ke Ĉinio respektas la liberecon je navigado kaj transflugado de ĉiuj landoj laŭ la internacia juro, sed firme oponas kontraŭ tio, ke koncerna lando, sub la flago de la libereco je navigado kaj transflugado, ĝenas la pacon kaj stabilecon de la regiono kaj atencas la suverenecon kaj sekurecon de ĉemara lando."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin