Ĉinio enkondukos pli da rimedoj por faciligi fremdlandan investadon

(GMT+08:00) 2018-09-27 12:52:17     Redaktoro:Yu

La ĉina registaro prenos pli da rimedoj por faciligi la transdonon de grandaj projektoj investitaj de fremdlandaj komercistoj, malaltigi tarifojn sur iuj importitaj varoj kaj simpligi la doganajn procedurojn. La decido estis farita merkrede en la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang.

La rimedoj celas vastigi pordmalfermon kaj krei pli justan, pli konvenan kaj pli allogan medion por fremdaj investoj.

La ĉina registaro atribuas grandan gravecon al faciligo de fremdlanda investado. Ĉefministro Li emfazis en multaj okazoj la promeson plivastigi la merkatan aliron, doni egalan traktadon al ĉinaj kaj fremdlandaj kompanioj, pli efike protekti la rajtojn de intelekta proprieto kaj pli bone faciligi fremdlandan investadon en Ĉinio.

La merkreda kunveno decidis, ke la procezo de enreta enarkivigo estos enkondukita en reglamentadon de fremdaj investoj en Ĉinio. Unuigitaj kriterioj de merkata aliro estos aplikeblaj al ĉinaj kaj fremdaj investoj en kampoj ekster la negativa listo.

La kunveno ankaŭ vokis plifortigi protekton de la rajtoj de intelekta proprieto.

La ĉefministro diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de reformo kaj malfermo en Ĉinio. Pro la disvolviĝanta situacio enlande kaj eksterlande, estas grave, ke la lando devas firme sin devontigi al pli larĝa malfermo kaj altiro de fremdaj investoj por helpi ankri la merkatajn anticipojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin