Ĉina ŝtatkonsilanto urĝis pli grandajn klopodojn por nuklea ne-disvastigo

(GMT+08:00) 2018-09-27 14:08:35     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede vokis al la internacia komunumo batali por laŭleĝa regado, preni multflankajn rimedojn kaj plibonigi la internacian kunlaboron en pliaj klopodoj por tutmonda nuklea ne-disvastigo.

Wang faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri ne-disvastigo de amasdetruaj armiloj. Li proponis, ke ĉiuj landoj devas obei laŭleĝan regadon por firmigi kaj plibonigi la internacian ne-disvastigan reĝimon. Li akcentis, "Ni ĉiuj devas serioze protekti la universalecon, efikecon kaj aŭtoritaton de ne-disvastiga reĝimo, kaj precipe malebligi al teroristoj kaj aliaj ne-ŝtataj efektivigantoj akiri materialojn kaj teknologiojn de amasdetruaj armiloj."

Wang diris ankaŭ, ke multflankaj rimedoj devas esti prenitaj por efektivigi la ne-disvastigan traktaton en ekvilibra maniero. Wang vokis al ĉiuj landoj teni siajn promesojn, surŝultrigi siajn respondecojn kaj plenumi internaciajn obligaciojn sen duobla normo, diskriminacia aranĝo aŭ selektiva leĝplenumo. Li aldonis, ke ĉiuj landoj bezonas plifortigi internacian kunlaboron kaj plialtigi sian ne-disvastigan kapablon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin