Ĉefo de UN alvokis komplete elimini nukleajn armilojn

(GMT+08:00) 2018-09-27 14:11:05     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede vokis al la internacia komunumo kune klopodi kaj rekomenci sinceran dialogon por komplete elimini nukleajn armilojn kaj realigi la promeson de nuklea malarmado.

Guterres faris la alvokon en altnivela plena kunveno memorfestanta la Internacian Tagon por Kompleta Elimino de Nukleaj Armiloj, kiun okazigis la 73a Ĝenerala Asembleo de la UN. Li rimarkigis, ke nukleaj armiloj konsistigas gravan minacon al la tuta mondo kaj la homaro, kaj la sola vojo al emilino de tiu ĉi minaco estas komplete forigi nukleajn armilojn.

Li vokis al Usono kaj Rusio, la plej grandaj posedantoj de nukleaj armiloj en la mondo, rekomenci dialogon pri nuklea malarmado.

En decembro de 2013, la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis rezolucion, oficialigante la 26an de septembro en ĉiu jaro kiel la Internacian Tagon por Kompleta Elimino de Nukleaj Armiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin