Ĉina unua sinjorino alvokis tutmondajn klopodojn kontraŭ teberkulozo

(GMT+08:00) 2018-09-27 10:57:04     Redaktoro:Ema
La 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN okazigis altnivelan kunvenon pri la prevento kaj kuracado de tuberkulozo en Nov-Jorko merkrede. Peng Liyuan, la edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj amika ambasadoro de prevento kaj kuracado de tuberkulozo kaj aidoso por la Monda Organizo pri Sano, faris videan paroladon al la malferma ceremonio de la kunveno kiel elstara reprezantanto de la rezisto kontraŭ tuberkulozo.

Peng dividis kun la ĉeestantoj siajn sentojn kaj spertojn dum sia pli-ol-dekjara laboro kiel amika ambasadoro de prevento kaj kuracado de tuberkulozo kaj aidoso por la Monda Organizo pri Sano kaj en Ĉinio. Ŝi ankaŭ konigis impresajn rakontojn de sindonaj laborantoj. Ŝi emfazis, ke pro la zorgo kaj atento de la ĉina registaro kaj diversrondaj personoj de la tuta socio, inkluzive de 700 000 volontuloj, la prevento kaj kuracado de tuberkulozo en Ĉinio rapide progresis kaj multaj tuberkulozuloj povas ricevi pli ĝustatempan kaj efikan kuracadon. La batalo kontraŭ tiu ĉi infekta malsano fariĝis unu el ŝlosilaj laboroj dum la redukto de malriĉeco en iuj lokoj.

Peng indikis, ke sub la kunlaboro de diversaj landoj, internaciaj organizoj, neregistaraj organizoj, specialistoj kaj volontuloj, la tutmonda laboro pri la prevento kaj kuracado de tuberkulozo atingis gravan sukceson, sed la homaro ankoraŭ alfrontas severajn defiojn.

La kunveno, prezidita de Maria Fernanda Espinosa, prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, adoptis politikan deklaracion pri la prevento kaj kuracado de tuberkulozo. Plenuma ĝenerala vicdirektoro de la UN, Amina J. Mohammed, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus, kaj delegitoj el diversaj landoj ĉeestis la kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin