Novaĵoj (Septembro 27)

(GMT+08:00) 2018-09-27 16:54:38     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio enkondukos pli da rimedoj por faciligi fremdlandan investadon; ĉefo de UN alvokis komplete elimini nukleajn armilojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La ĉina registaro prenos pli da rimedoj por faciligi la transdonon de grandaj projektoj investitaj de fremdlandaj komercistoj, malaltigi tarifojn sur iuj importitaj varoj kaj simpligi la doganajn procedurojn. La decido estis farita merkrede en la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang.

La rimedoj celas vastigi pordmalfermon kaj krei pli justan, pli konvenan kaj pli allogan medion por fremdaj investoj.

La ĉina registaro atribuas grandan gravecon al faciligo de fremdlanda investado. Ĉefministro Li emfazis en multaj okazoj la promeson plivastigi la merkatan aliron, doni egalan traktadon al ĉinaj kaj fremdlandaj kompanioj, pli efike protekti la rajtojn de intelekta proprieto kaj pli bone faciligi fremdlandan investadon en Ĉinio.

La merkreda kunveno decidis, ke la procezo de reta enarkivigo estos enkondukita en reglamentadon de fremdaj investoj en Ĉinio. Unuigitaj kriterioj de merkata aliro estos aplikeblaj al ĉinaj kaj fremdaj investoj en kampoj ekster la negativa listo. La kunveno ankaŭ vokis plifortigi protekton de la rajtoj de intelekta proprieto.

La ĉefministro diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de reformo kaj malfermo en Ĉinio. Pro la disvolviĝanta situacio enlande kaj eksterlande, estas grave, ke la lando devas firme sin devontigi al pli larĝa malfermo kaj altiro de fremdaj investoj por helpi ankri la merkatajn anticipojn.

La 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis altnivelan kunvenon pri la prevento kaj kuracado de tuberkulozo en Nov-Jorko merkrede. Peng Liyuan, la edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj amika ambasadoro de prevento kaj kuracado kontraŭ tuberkulozo kaj aidoso por la Monda Organizo pri Sano, faris videan paroladon al la malferma ceremonio de la kunveno kiel elstara reprezantanto de la rezisto kontraŭ tuberkulozo.

Peng dividis kun la ĉeestantoj siajn sentojn kaj spertojn kiel amika ambasadoro de la prevento kaj kuracado kontraŭ tuberkulozo kaj aidoso por la Monda Organizo pri Sano kaj en Ĉinio. Ŝi ankaŭ konigis impresajn rakontojn de sindonaj laborantoj. Ŝi emfazis, ke pro la zorgo kaj atento de la ĉina registaro kaj diversrondaj personoj de la tuta socio, inkluzive de 700 000 volontuloj, la prevento kaj kuracado en Ĉinio rapide progresis kaj multaj tuberkulozuloj povas ricevi pli ĝustatempan kaj efikan kuracadon. La batalo kontraŭ tiu ĉi infekta malsano fariĝis unu el la ŝlosilaj laboroj dum la redukto de malriĉeco en iuj regionoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede vokis al la internacia komunumo batali por laŭleĝa regado, preni multflankajn rimedojn kaj plibonigi la internacian kunlaboron en pliaj klopodoj por tutmonda nuklea ne-disvastigo.

Wang faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri ne-disvastigo de amasdetruaj armiloj. Li proponis, ke ĉiuj landoj devas obei laŭleĝan regadon por firmigi kaj plibonigi la internacian ne-disvastigan reĝimon. Li akcentis, "Ni ĉiuj devas serioze protekti la universalecon, efikecon kaj aŭtoritaton de ne-disvastiga reĝimo, kaj precipe malebligi al teroristoj kaj aliaj ne-ŝtataj efektivigantoj akiri materialojn kaj teknologiojn de amasdetruaj armiloj."

Wang diris ankaŭ, ke multflankaj rimedoj devas esti prenitaj por efektivigi la ne-disvastigan traktaton en ekvilibra maniero. Wang vokis al ĉiuj landoj teni siajn promesojn, surŝultrigi siajn respondecojn kaj plenumi internaciajn obligaciojn sen duobla normo, diskriminacia aranĝo aŭ selektiva leĝplenumo. Li aldonis, ke ĉiuj landoj bezonas plifortigi internacian kunlaboron kaj plialtigi sian ne-disvastigan kapablon.

"Ĉinio ĉiam sekvas la principon de ne-interveno, kaj esperas, ke aliaj landoj faros la samon," diris ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede en respondo al usonaj akuzoj pri "intenco de interveno en mezperiodan elekton de 2018" kontraŭ Ĉinio.

Wang diris, ke ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj estas tradicio de la eksterlanda politiko de Ĉinio, kiu gajnis vastan laŭdon de la internacia komunumo. Li diris, "Ni neniam intervenis kaj ne intervenos en la internajn aferojn de iu ajn lando, kaj ni ne akceptas ajnan senbazan akuzon kontraŭ Ĉinio. Ni ankaŭ urĝas aliajn landojn sekvi la principojn de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas enmiksiĝon en internajn aferojn de iu ajn lando."

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, merkrede vokis al la internacia komunumo kune klopodi kaj rekomenci sinceran dialogon por komplete elimini nukleajn armilojn kaj realigi la promeson de nuklea malarmado.

Guterres faris la alvokon en altnivela plena kunveno memorfestanta la Internacian Tagon por Kompleta Elimino de Nukleaj Armiloj, kiun okazigis la 73a Ĝenerala Asembleo de UN. Li rimarkigis, ke nukleaj armiloj konsistigas gravan minacon al la tuta mondo kaj la homaro, kaj la sola vojo al emilino de tiu ĉi minaco estas komplete forigi nukleajn armilojn. Li vokis al Usono kaj Rusio, la plej grandaj posedantoj de nukleaj armiloj en la mondo, rekomenci dialogon pri nuklea malarmado.

En decembro de 2013, la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion, oficialigante la 26an de septembro en ĉiu jaro kiel la Internacian Tagon por Kompleta Elimino de Nukleaj Armiloj.

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris, ke li ne deziras fiksi horaron por la sennukleigo de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Trump diris tion en gazetara konferenco en Nov-Jorko posttagmeze. Li diris, ke li opinias, ke ambaŭ gvidantoj de Usono kaj la KDPR volas atingi interkonsenton, kaj la KDPR prenos pli da rimedoj por la sennukleigo en la estonteco, tamen li ne volas implikiĝi en templudo dum traktado de la nuklea demando de la Korea Dunoninsulo; li ne zorgas, ĉu la sennukleigo bezonas du aŭ tri jarojn.

La usona Ŝtata Departemento diris, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo oktobre vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) por akceli la efektivigon de promesoj faritaj en la singapura pintkunveno inter Usono kaj la KDPR.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert merkrede publikigis deklaron, dirante, ke tiutage en Nov-Jorko, Pompeo renkontiĝis kun ministro pri eksterlandaj aferoj de la KDPR, Ri Yong Ho, kaj akceptis la inviton de la KDPR. Li vizitos la KDPR en la venonta monato por akceli la efektivigon de promesoj faritaj en la singapura pintkunveno kaj fari pluan progreson en la klopodo por fina kaj kontrolebla sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Krome li ankaŭ faros preparon por la dua pintkunveno de la gvidantoj de la du landoj.

Pompeo diris tiutage en socia komunikilo, ke lia renkontiĝo kun Ri estis tre pozitiva, kaj ili diskutis pri la venonta pintkunveno de la du landoj kaj ankaŭ pri pluaj paŝoj al la sennukleigo de la duoninsulo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin