Ĉinio oponas provokajn agadojn en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-09-28 08:27:09     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Nacia Defendo diris ĵaŭde, ke Ĉinio oponas intervenon en la situacion de la Suda Ĉina Maro fare de iuj landoj ekster la regiono.

En regula gazetara konferenco, Ren Guoqiang, proparolanto de la ministerio, faris la rimarkojn responde al demandoj pri la ĉeesto de britaj militŝipoj en la Suda Ĉina Maro. Ren diris, ke tiuj landoj ekster la regiono, inkluzive de Britio kaj Francio, intence ignoris la fakton, ke la situacio en la Suda Ĉina Maro disvolviĝas al paco kaj stabileco, kaj venis por serĉi siajn proprajn interesojn misuzante la liberecon de navigado.

Ĉinio ĉiam respektis kaj protektis la liberecon de navigado kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro laŭ internacia leĝo. Samtempe, Ĉinio firme oponas la provokojn de iuj landoj en la regiono je la preteksto de tiu libereco.

La Suda ĉina Maro ne estas scenejo por montrado de certaj landoj. La ĉina armeo plenumos sian defendan devon, plifortigos maran kaj aeran patroladon por defendi suverenecon kaj sekurecon de la nacio kaj certigi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin