MOK malaltigis sian prognozon pri tutmonda komerco

(GMT+08:00) 2018-09-28 09:04:22     Redaktoro:Yu

La Monda Organizo pri Komerco ĵaŭde malaltigis sian prognozon pri la tutmonda varkomerco en 2018 kaj 2019 pro la pliiĝanta komerca streĉeco kaj pli rigoraj kondiĉoj de kredit-merkato en gravaj merkatoj.

La MOK ĝustigis sian prognozon pri la kresko de la tutmonda komerca kvanto en 2018 ĝis la nivelo de 3,9%, pli malalta ol la aprile prognozitaj 4,4%.

Samtempe, la MOK malaltigis ankaŭ sian anticipon por 2019, ĝis 3,7% de la antaŭa prognozo de 4%. Ĝi taksas, ke komerco grandiĝos plu, sed je pli modera rapideco ol antaŭe prognozita.

Ĝenerala direktoro de la MOK Roberto Azevedo rimarkis, ke kvankam komerca kresko restas forta, la malaltigo reflektas la akrigon de streĉeco inter gravaj komercaj partneroj. Li emfazis, ke estas pli grave ol iam ajn antaŭe, ke registaroj devas trakti siajn malkonsentojn kaj sin deteni.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin