Ĉina ŝtatkonsilanto alvokis klopodojn por kompleta sennukleigo de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-09-28 12:18:04     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang YI ĵaŭde vokis al ĉiuj rilataj partioj fari la Korean Duoninsulon paca kaj stabila, komplete sennuklea kaj kunlabora.

Wang faris la alvokon en publika kunveno pri la demando de la Korea Duoninsulo, okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN. Wang diris, ke ĉi-jare okazis gravaj kaj pozitivaj ŝanĝiĝoj al la situacio en la Korea Duoninsulo: la demando de la duoninsulo revenis sur la vojon de paca intertraktado, kaj la rilatoj inter la nordo kaj sudo de Koreio ĉiuflanke boniĝis kaj disvolviĝis. Li diris, ke la ĉina flanko aprezas la politikan decidon montritan de la gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Sud-Koreio. La ĉina flanko subtenas pluan dialogon inter la KDPR kaj Usono, kaj esperas, ke ili renkontos unu la alian duonvoje por atingi pli da rezultoj.

Wang akcentis, ke la starpunkto de Ĉinio pri la demando de la Korea Duoninsulo estas konsekvenca, tio estas sekvi la celon de sennukleigo, konservi pacon kaj sekurecon de la duoninsulo kaj persisti ĉe la opinio solvi demandojn per dialogo kaj konsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin