Ĉina plej alta leĝdonanto vizitis vjetnaman ambasadorejon por funebri pri forpasinta prezidanto Tran Dai Quang

(GMT+08:00) 2018-09-28 12:41:01     Redaktoro:Yu

Ĉina plej alta leĝdonanto Li Zhanshu ĵaŭde iris al la vjetnama ambasadorejo en Pekino por funebri pri la forpaso de vjetnama prezidanto Tran Dai Quang.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) faris la viziton komisie de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto kaj en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la ĉina registaro. Li sendis kronon kaj subskribis la kondolencan libron.

Li diris, ke Ĉinio alte taksas la gravajn kontribuojn de prezidanto Quang al la rilatoj inter la du politikaj partioj kaj du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin