Novaĵoj (Septembro 28)

(GMT+08:00) 2018-09-28 15:56:12     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina plej alta leĝdonanto vizitis vjetnaman ambasadorejon por funebri pri forpasinta prezidanto Tran Dai Quang; Ĉinio urĝas Usonon preni efektivajn agojn por bonigi rilatojn inter du armeoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina plej alta leĝdonanto Li Zhanshu ĵaŭde iris al la vjetnama ambasadorejo en Pekino por funebri pri la forpaso de vjetnama prezidanto Tran Dai Quang.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) faris la viziton komisie de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto kaj en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la ĉina registaro. Li sendis kronon kaj subskribis la kondolencan libron. Li diris, ke Ĉinio alte taksas la gravajn kontribuojn de prezidanto Quang al la rilatoj inter la du politikaj partioj kaj du landoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde vokis al ĉiuj rilataj partioj fari la Korean Duoninsulon paca kaj stabila, komplete sennuklea kaj kunlabora.

Wang faris la alvokon en publika kunveno pri la demando de la Korea Duoninsulo, okazigita de la Sekureca Konsilio de UN. Wang diris, ke ĉi-jare okazis gravaj kaj pozitivaj ŝanĝiĝoj al la situacio en la Korea Duoninsulo: la demando de la duoninsulo revenis sur la vojon de paca intertraktado, kaj la rilatoj inter la nordo kaj sudo de Koreio ĉiuflanke boniĝis kaj disvolviĝis. Li diris, ke la ĉina flanko aprezas la politikan decidon montritan de la gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Sud-Koreio. La ĉina flanko subtenas pluan dialogon inter la KDPR kaj Usono, kaj esperas, ke ili renkontos unu la alian duonvoje por atingi pli da rezultoj.

Wang akcentis, ke la starpunkto de Ĉinio pri la demando de la Korea Duoninsulo estas konsekvenca, tio estas sekvi la celon de sennukleigo, konservi pacon kaj sekurecon de la duoninsulo kaj persisti ĉe la opinio solvi demandojn per dialogo kaj konsiliĝo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj afeorj de BRICS-landoj ĵaŭde en Nov-Jorko.

Wang diris, ke antaŭ du monatoj en la sud-afrika urbo Johanesburgo sukcese okazis la pintkunveno de BRICS-landoj, kio reflektis rezolutecon de tiuj landoj al kunlaboro kaj komuna disvolviĝo. Li vokis al BRICS-landoj plifortigi kunlaboron en kvar kampoj, dirante, ke unue, tiuj landoj devas firme protekti multflankecon kaj la nunan internacian sistemon kun UN ĉe la kerno kaj konstrui novtipajn internaciajn rilatojn de reciproka respekto, egaleco, justo, kunlaboro kaj kungajno; due, ili devas plu antaŭenigi traktadon de tiklaj demandoj per dialogo kaj fari koheran voĉon rilate al gravaj internaciaj demandoj; trie, ili devas sin dediĉi plu al komuna disvolvado kaj unuanime reagi al defioj; kaj krome, ili devas plifortigi pragmatan kunlaboron sub la mekanismo de BRICS-landoj kaj efektivigi konsentojn de la gvidantoj pri partnereco de la nova industria revolucio inter BRICS-landoj.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj unuanime konsentis bone efektivigi konsentojn atingitajn en la johanesburga pintkunveno, plifortigi strategian komunikadon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj pliigi interpopolajn interŝanĝojn por realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, Ren Guoqiang, ĵaŭde diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko postulas, ke la usona flanko montru sincerecon kaj prenu agojn en racia kaj matura maniero por plibonigi kaj disvolvi rilatojn inter armeoj de la du landoj kaj laboru kun Ĉinio por konstrui la rilatojn inter la du armeoj en stabiligilon de ĉina-usonaj rilatoj.

Antaŭ nelonge Usono unuflanke deklaris sankciojn kontraŭ la departemento pri ekipaĵoj kaj disvolvado sub la Centra Milita Komisiono de Ĉinio kaj ĝiaj estroj. Poste la ĉina armeo revokis la komandanton de la ĉina mararmeo, kiu estis en Usono por vizito. Responde al ĉi-rilata demando, Ren ripetis la solenan starpunkton, ke Ĉinio firme oponas la senbazajn sankciojn de Usono. Li diris, ke la usona flanko estas kulpa pri lastatempaj demandoj en ĉina-usonaj rilatoj kaj devas preni sur sin la respondecon.

La ĉina Ministerio de Nacia Defendo diris ĵaŭde, ke Ĉinio oponas intervenon en la situacion de la Suda Ĉina Maro fare de iuj landoj ekster la regiono.

En regula gazetara konferenco, Ren Guoqiang, proparolanto de la ministerio, faris la rimarkojn responde al demandoj pri la ĉeesto de britaj militŝipoj en la Suda Ĉina Maro. Ren diris, ke tiuj landoj ekster la regiono, inkluzive de Britio kaj Francio, intence ignoris la fakton, ke la situacio en la Suda Ĉina Maro disvolviĝas al paco kaj stabileco, kaj venis por serĉi siajn proprajn interesojn misuzante la liberecon de navigado.

Ĉinio ĉiam respektas kaj protektas la liberecon de navigado kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro laŭ internacia leĝo. Samtempe, Ĉinio firme oponas la provokojn de iuj landoj en la regiono je la preteksto de tiu libereco.

La Suda ĉina Maro ne estas scenejo por montrado de certaj landoj. La ĉina armeo plenumos sian defendan devon, plifortigos maran kaj aeran patroladon por defendi suverenecon kaj sekurecon de la nacio kaj certigi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de sep landoj ĵaŭde urĝis kunvoki kiel eble plej baldaŭ konstitucian komitaton por komenci redaktadon de nova siria konstitucio.

Laŭ deklaro publikigita de la usona Ŝtata Departemento, ministroj pri eksterlandaj aferoj de Egiptio, Francio, Germanio, Jordanio, Saud-Arabio, Britio kaj Usono esprimis "subtenon al la urĝa kunvoko de konstitucia komitato por antaŭenigi la klopodojn de UN por realigo de politika solvo al la konflikto en Sirio surbaze de la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de UN.

La Monda Organizo pri Komerco ĵaŭde malaltigis sian prognozon pri la tutmonda varkomerco en 2018 kaj 2019 pro la pliiĝanta komerca streĉeco kaj pli rigoraj kondiĉoj de kredit-merkato en gravaj merkatoj.

La MOK ĝustigis sian prognozon pri la kresko de la tutmonda komerca kvanto en 2018 ĝis la nivelo de 3,9%, pli malalta ol la aprile prognozitaj 4,4%.

Samtempe la MOK malaltigis ankaŭ sian anticipon por 2019, ĝis 3,7% de la antaŭa prognozo de 4%. Ĝi taksas, ke komerco grandiĝos plu, sed je pli modera rapideco ol antaŭe prognozita.

Ĝenerala direktoro de la MOK Roberto Azevedo rimarkis, ke kvankam komerca kresko restas forta, la malaltigo reflektas la akrigon de streĉeco inter gravaj komercaj partneroj. Li emfazis, ke estas pli grave ol iam ajn antaŭe, ke registaroj devas trakti siajn malkonsentojn kaj sin deteni.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin