Li Keqiang intervidiĝis kun fremdlandaj specialistoj premiitaj de ĉina registaro

(GMT+08:00) 2018-10-01 14:41:21     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe posttagmeze en Popola Halo ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun fremdlandaj specialistoj, kiuj ricevis Amikecajn Premiojn de la ĉina registaro en 2018.

Li Keqiang gratulis al tiuj specialistoj kaj alte taksis iliajn kontribuojn por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la ĉinaj ekonomio kaj socio kaj akceli interŝanĝojn kun aliaj landoj. Li esprimis sinceran saluton al ĉiuj fremdlandaj specialistoj laborantaj en Ĉinio.

Li Keqiang diris, ke ĉi jaro estas la 40a datreveno de la Reformado kaj Malfermo de Ĉinio. Ĉinio insistos la politikon kaj fortigos ĝin.

Li Keqiang montris, ke fremdlandaj talentuloj estas grava parto de ĉina kreada sistemo. Ĉinio bonvenigas ilin ludi gravan rolon por la ĉina disvolviĝo. La ĉina registaro kreos pli multajn ŝancojn kaj pli serioze protektos intelektan proprieton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin