Novaĵoj (Oktobro 1)

(GMT+08:00) 2018-10-01 15:00:04     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Karolina kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Li Keqiang intervidiĝis kun fremdlandaj specialistoj premiitaj de ĉina registaro; Ĉinio ŝarĝas respondecon kun grandpotenco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe posttagmeze en Popola Halo ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun fremdlandaj specialistoj, kiuj ricevis Amikecajn Premiojn de la ĉina registaro en 2018.

Li Keqiang gratulis al tiuj specialistoj kaj alte taksis iliajn kontribuojn por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la ĉinaj ekonomio kaj socio kaj akceli interŝanĝojn kun aliaj landoj. Li esprimis sinceran saluton al ĉiuj fremdlandaj specialistoj laborantaj en Ĉinio.

Li Keqiang diris, ke ĉi jaro estas la 40a datreveno de la Reformado kaj Malfermo de Ĉinio. Ĉinio insistos la politikon kaj fortigos ĝin.

Li Keqiang montris, ke fremdlandaj talentuloj estas grava parto de ĉina kreada sistemo. Ĉinio bonvenigas ilin ludi gravan rolon por la ĉina disvolviĝo. La ĉina registaro kreos pli multajn ŝancojn kaj pli serioze protektos intelektan proprieton.

En pekina pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo okazinta en la komenco de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping montris, ke paco kaj disvolvo estas ĉeftemoj de la nuna epoko. La internacia socio devas porti la historian respondecon per unuiĝo, saĝo kaj kuraĝo por respondi al la temo de la epoko.

Nuntempe la tutmondo vizaĝas al grandega defio. Nova Ĉinio jam estas 69a-jara kaj estas protektanto de la internacia ordono kaj plenumanto de multflankismo. Kiel ĝi traktos la ĉeftemon de la nuna epoko? Tio estas sendube zorgata de la internacia socio.

Kiel la plej granda evoluanta lando en la tuta mondo, per sia sperto Ĉinio sciis, kio estas signifo de malriĉeco por la lando, la regiono kaj la familio. Post la Reformo kaj Malfermo, en la pasintaj 40 jaroj, ĉirkaŭ 800 milionoj da malriĉuloj liberiĝis el la malriĉeco, kaj Ĉinio fariĝis la dua granda ekonomia komunumo en la mondo. Tamen pli ol 30 milionoj da popolanoj ankoraŭ ne liberiĝas el la malriĉeco. Ĉinio klopodas realigi mezriĉan vivon. Ĝi alvokas konstrui komunan komunumon de la homara sorto, persistas en la principo de interkonsiliĝo, kunkonstruiĝo kaj kunĝuo, penas liveri publikajn produktaĵojn en la tutmondiĝo kaj ĝuas spertojn kaj ŝancojn de disvolviĝo kaj prosperiĝo kun diversaj landoj en la mondo.

Laŭ statistiko, ekde 2013, kiam Ĉinio prezentis la iniciaton de la Zono kaj Vojo, pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun Ĉinio. La komerca valoro de varoj de Ĉinio kun la landoj sur la Zono kaj Vojo superis 5000 miliardojn da usonaj dolaroj. Kaj Ĉinio investis 28.9 miliardojn da usonaj dolaroj en alilandaj ekonomiaj kaj komercaj zonoj de la landoj sur la Zono kaj Vojo, kaj kreis 244 mil dungitajn oficojn kaj impostajn spezojn je pli ol 2 miliardoj da usonaj dolaroj.

Tiu frukto estas la plej bona respondo al la dubinto. António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, laŭdis, ke Ĉinio per la iniciato de la Zono kaj Vojo ĝuis la sukceson kun afrikaj landoj. Kenja prezidento Uhuru Kenyatta diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo havas grandan kunlaboran potencon kaj povas realigi kungajnon de partoprenantaj landoj. Tio estas la kialo, ke Kenjo, eĉ la tuta Afriko, volas profundigi la kunlaboron kun Ĉinio.

Hodiaŭ estas la Nacia Festo de Ĉinio. Kiam ĉinoj celebras la feston, la urbo San-Francisko de Usono decidis difini tiun tagon kiel "Ĉin-Usonan Amekecan kaj Tradician Tagon" esprimante konfidon kaj firmdecidon de tiu urbo por daŭre disvolvi amikecan kaj reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio.

Dimanĉe usona amaskomunikilo Rodong Simun publikigis komenton kritikante, ke Usono volas fari dialogon kun Nord-Koreio, tamen ĝi ne forigis sankcion al Nord-Koreio. La faro de Usono estas memkontraŭdira.

La komento diris, ke la 14an de septembro usona ŝtata sekretario diris, ke la ŝlosila afero por realigi sennukleiĝon de Korea Duoninsulo estas plenumado de la sankcio al Nord-Koreio. Li emfazis, ke Usono ne ŝanĝos la starpunkton de plenumado de la sankcio al Nord-Koreio. En la komuna deklaro de Nord-Koreio kaj Usno subskribita en Singapuro la du flankoj promesis establi novajn rilatojn konformantajn al paco kaj prospero de la du landoj. Usono unuflanke fortigis sankcion al Nord-Koreio, aliflanke petis dialogon. Tio estas memkontraŭdira.

Dimanĉe je la 22a kaj 52 minutoj laŭ la loka tempo proksime al la mara spaco de Fiĝio okazis 6.6-grada tertremo. Ĝis nun ne havas raporton pri vundiĝo, morto kaj perdo.

Finiĝis la novaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin