Novaĵoj (Oktobro 02)

(GMT+08:00) 2018-10-02 16:31:37     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la nombro de ĉinoj vojaĝantaj al eksterlandoj kalkuliĝos al sep milionoj; fermiĝis la ĝenerala debato de la 73a Ĝenerala Asembleo de UN. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La nombro de ĉinoj vojaĝantaj al eksterlandoj kalkuliĝos al sep milionoj

Dum la longa ferio de la Nacia Tago, Ĉinio bonvenigis la altan pinton de ellandiĝanta vojaĝo. Laŭ kalkulo de ĉina turisma esplorejo, en la 1a de oktobro, la tuta lando akceptis 122 milionojn da homfojoj de vojaĝantoj, pliiĝinte je 7,54% kompare kun tio samperiode pasintjare. Cetere laŭ informo el diversaj grandaj turismaj agentejoj, ruĝa turismo kaj ellandiĝa vojaĝo estas plej bonvenigataj formoj de turismo ĉijare.

En la unua tago de la ferio, en la Tian'anmen Palaco de Pekino solene okazis ceremonio de naciaflaga hisado, kiu altiris 145 milojn da vojaĝantoj. Dum la ferio, ĉiuj lokoj de la lando okazigis diversajn turismajn aktivadojn. Lunde inaŭguriĝis la 4-taga 20a Pekina Internacia Turisma Festivalo, 30 ĉinaj kaj eksterlandaj artaj grupoj faris prezentadon en la inaŭguro.

Por altigi servan kvaliton kaj altiri pli multajn vojaĝantojn, antaŭ la ferio de la Nacia Tago, multaj vizitindaj lokoj malaltigis la enirbilet-prezon kaj iuj el ili estas senpegaj al vojaĝantoj. En la municipo Chongqing, la enirbilet-prezo averaĝe malaltiĝis je 20,33%. Dank'al la politiko, la vojaĝantoj ĉiujare ŝparos 130 milonojn da juanoj por la enirbileto.

Cetere sekve de kuna disvolviĝo de turisma afero kun la kultura industrio, dum la ferio, muzeoj, sciencteknikaj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj publikaj kulturaj resursoj kaj ankaŭ kinejoj, teatroj estas varme preferataj de la vojaĝantoj. La produktoj de "kulturo plus turismo" liveris al la turisma merkato novan movforton.

Laŭ kalkulo de la turisma retejo Ctrip, dum la tuta ferio preskaŭ 7 milionoj da homfojoj vojaĝos eksterlande, okupante 5% de la totala nombro de ektserlandiĝantaj turistoj en la tuta jaro.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris marde kiam ŝi respondis demandojn pri la eniro al marspaco de la ĉina Nansha-insularo, ke Usono multfoje faris provokojn, kiu serioze minacas ĉinan suverenecon kaj la teritorian integrecon, endanĝerigas regionan pacon kaj stabilecon, tio vekas fortan malkontentecon kaj firman kontraŭstaron de Ĉinio.

Hua diris, ke la 30an de septembro, usona destrojero Decatur senpermesite eniris en marspaco de la ĉina Nansha-insularo. La ĉina mararmeo jam laŭleĝe konfirmis la identecon de la destrojero kaj avertis ĝin forlasi.

En la 1a de oktobro proparolanto de Ĉina Centra Televido de Ĉina Komunikila Grupo diris, ke en la 30a de septembro dum la jar-kunveno la komitato pri homaj rajtoj de Brita Konservativa Partio okazigis kunvenon pri problemo de Hongkongo kaj invitis plananton de la agado "okupi centron" kaj personojn de "hongkonga sendependeco" Dai Yaoyan, Luo Guancong, ktp. Ĉeestante la kunvenon, Kong Linlin, kiu estas raportisto de Ĉina Centra Televido, elmetis demandon kun sia starpunkto, tamen suferis kontraŭadon, eĉ personan atencon.

La proparolanto de Ĉina Centra Televido diris, ke tio estas neakceptita, kaj esprimis fortan proteston.

Dimanĉe en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, fermiĝis la ĝenerala debato de la 73a Ĝenerala Asembleo de UN. Dume, reprezentantoj de ĉiuj landoj esprimis proprajn zorgojn pri defendo al plurflankismo kaj internacia ordo surbaze de regulo, paco kaj sekureco de la tuta mondo, daŭrigebla disvolvo kaj klimata ŝanĝiĝo.

En la pasintaj jardekoj, la UN metis firman bazon por internacia kunlaboro, kaj kiel gardanto de komunaj interesoj, la UN havas la respondecon akceli kaj subteni multflankan sistemon post reformoj, prosperigo kaj fortigo; la homaro povas kune antaŭeniri, nur se ĉiuj prenas kolektivan agadon konforman al ĝeneralaj scioj por akceli komunajn interesojn. La ĝenerala sekretario ankaŭ emfazis la urĝecon de reago al klimatŝanĝiĝo kaj la gravecon de ĝusta uzo de novaj teknologioj kaj esprimis maltrankvilon pri terorismo, ekstremismo kaj nuklea disvastigo.

Prezidanto de la 73a Ĝenerala Asembleo, Maria Fernanda Espinosa, alvokis fari la Unuiĝntajn Naciojn strikte ligitan kun ĉiuj homoj. Ŝi akcentis, ke multflankeco estas la sola taktiko de la homaro por traktado de defioj alfrontataj de la tuta mondo.

Marde Korea Centra Novaĵ-Agentejo publikigis komenton, dirante, ke la deklaracio pri militpaŭzo ne estas ĵetonoj ĉe la intertraktado pri sennukleigaj rimedoj de Korea Demokratia Popola Respubliko, sed estas la plej baza kaj unua paŝo por establi novajn rilatojn inter Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Usono kaj la pacan sistemon de la Korea Duoninsulo.

Responde al iuj usonaj specialistoj, kiuj opiniis, ke Usono interŝanĝos kontroladon kaj forlasadon de nukleaj instalaĵoj aŭ misilaj instalaĵoj de Korea Demokratia Popola Respubliko en Nyongbyon kontraŭ la deklaracio de militpaŭzo. La artikolo diras, ke la militpaŭzo konforma al interesoj de ambaŭ flankoj kaj eĉ al la landoj de nordorienta Azio ne estas donaco, nek ĵetonoj por interŝanĝi la senukleigajn rimedojn de Korea Demokratia Popola Respubliko. Korea Demokratia Popola Respubliko senĉese prenas esencajn gravajn rimedojn por plenumi la Komunan Deklaron atingitan en la pintkuveno de Koreio kaj Usono, tamen Usono ankoraŭ ne forlasis premadon kontraŭ Koreio kaj intencas submeti ĝin per sankcioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin