Barhum Salih nomumis novan ĉefministron

(GMT+08:00) 2018-10-03 13:59:04     Redaktoro:祃璟琳
Barhum Salih, la nova iraka prezidento elektita marde, nomumis Adil Abdul-Mahdi kiel novan ĉefministron samtage kaj komisiis al li organizi novan registaron de Irako.

Sub la atesto de la parlamenta prezidanto kaj aliaj oficialuloj, la nove elektita prezidento renkontiĝis kun Adil Abdul-Mahdi en malpli ol du horoj post sia elektiĝo, nomumis lin kiel ĉefministron kaj komisiis al li organizi novan registaron.

Laŭ la Konstitucio de Irako, Adil Abdul-Mahdi havos 30 tagojn por la nomumado de la membroj de la kabineto kaj prezentos la liston al la parlamento por aprobo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin