Publika Forumo de MOK atentas teknologian progreson

(GMT+08:00) 2018-10-03 13:59:37     Redaktoro:祃璟琳
La Publika Forumo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) inaŭguriĝis en Ĝenevo marde. La forumo, kun la temo de "Komerco 2030", diskutas pri la disvolviĝado de komerco en kaj post la jaro 2030, ĉefe atentante pri la influo de teknologia progreso al komerco.

La Publika Forumo estas ĉiujare la plej grandskala publika aktivado de la MOK. Ĉi-jara Publika Forumo okazas de la 2-a ĝis la 4-a de oktobro en Ĝenevo, kun la temo de "Komerco 2030". Pli ol 2 500 registaraj oficialuloj, komercaj gvidantoj kaj specialistoj el diversaj landoj diskutas pri la ŝanĝiĝoj alportitaj de la teknologia disvolvado al komerco kaj pri la disvolviĝado de daŭrigebla komerco en kaj post la jaro 2030.

Ĝenerala direktoro de la MOK Roberto Azevedo diris en la inaŭguro, ke la tago-post-taga teknologia progresado defias la opiniojn de homoj pri komerco. Sub la gvido de adekvataj politikoj, la teknologia progreso rimarkinde akcelos la kreskadon de komerco.

Ĝenerala vicdirektoro de Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuma direktoro de la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj Erik Solheim emfazis la gravan rolon de komerco en subteno al daŭrigebla disvolvado. Li esprimis, ke komercaj politikoj devas esti prospektivaj kaj utilaj al medioprotekto kaj plifortigo de ekologia revigliĝo por prosperigi kaj feliĉigi la popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin