Novaĵoj (Oktobro 3)

(GMT+08:00) 2018-10-03 15:47:31     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke multaj politikistoj gratulis Ĉinion pro fondiĝa datreveno; Publika Forumo de MOK atentas teknologian progreson. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

En la lastaj tagoj, multlandaj politikistoj ĉeestantaj al akceptojn okazigitajn de ĉinaj ambasadoj kaj konsulejoj celebre al la Nacia Tago de Ĉinio varme gratulis Ĉinion pro la 69a datreveno de fondiĝo de nova Ĉinio kaj alte taksis atingojn de Ĉinio en disvolviĝo kaj kontribuojn en diversaj kampoj. Ili esprimis deziron pri profundigo de kunlaboro kun Ĉinio.

Venezuela vicprezidento Delcy Rodriguez gratulis Ĉinion nome de prezidento Nicolás Maduro Moros kaj la registaro. Ŝi diris, ke Venezuelo volas aktive efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de du ŝtatestroj, antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn kaj reciprokprofitan amikan kunlaboron en diversaj kampoj al nova nivelo, por plibone feliĉigi la du popolojn kaj fari pli grandan kontribuon al multflankismo de la mondo kaj sud-suda kunlaboro.

Irlanda senata prezidanto Denis O'Donovan diris, ke la venonta jaro estas la 40a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Irlando kaj Ĉinio, kaj tio estas grava mejloŝtono en la rilatoj inter la du landoj. Irlando esperas, ke la du flankoj kaptos la ŝancon por profundigi duflankajn rilatojn.

Singapura ministro pri eduko Ong Ye Kung diris, ke Singapuro volas plue subteni Ĉinion en reformo kaj pordmalfermo kaj atendas pli grandajn atingojn de Ĉinio.

Brazila vicministro pri eksterlandaj aferoj Barros Castro diris, ke la du landoj havas vastan perspektivon en kunlaboro kaj indas pluapaŝe serĉi novan kunlaboran direkton kaj la du landoj devas kune krei firman kunlaboran vojon konforman al la disvolva latenton de la du landoj.

La Publika Forumo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) inaŭguriĝis en Ĝenevo marde. La forumo, kun la temo de "Komerco 2030", diskutas pri la disvolviĝado de komerco en kaj post la jaro 2030, ĉefe atentante pri la influo de teknologia progreso al komerco.

La Publika Forumo estas ĉiujare la plej grandskala publika aktivado de la MOK. Ĉi-jara Publika Forumo okazas de la 2-a ĝis la 4-a de oktobro en Ĝenevo, kun la temo de "Komerco 2030". Pli ol 2 500 registaraj oficialuloj, komercaj gvidantoj kaj specialistoj el diversaj landoj diskutas pri la ŝanĝiĝoj alportitaj de la teknologia disvolvado al komerco kaj pri la disvolviĝado de daŭrigebla komerco en kaj post la jaro 2030.

Ĝenerala direktoro de la MOK Roberto Azevedo diris en la inaŭguro, ke la tago-post-taga teknologia progresado defias la opiniojn de homoj pri komerco. Sub la gvido de adekvataj politikoj, la teknologia progreso rimarkinde akcelos la kreskadon de komerco.

Ĝenerala vicdirektoro de Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuma direktoro de la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj Erik Solheim emfazis la gravan rolon de komerco en subteno al daŭrigebla disvolvado. Li esprimis, ke komercaj politikoj devas esti prospektivaj kaj utilaj al medioprotekto kaj plifortigo de ekologia revigliĝo por prosperigi kaj feliĉigi la popolojn.

En la pasintaj 40 jaroj post reformo kaj pordmalfermo, precipe en la lastaj jaroj, gvidate de la strategio de novigema disvolviĝo kaj konstruado de novigema ŝtato, plue eksplodis la kreiva vigleco de ĉinoj. En 2017, sciencteknika progreso kontribuis 57,5% de la ekonomia kresko de Ĉinio, proksime al la celo de 60% en 2020. La nombro de patentitaj inventoj kalkuliĝis al 1 380 miloj, okupante la unuan lokon en la mondo en sinsekvaj 7 jaroj, la investo por scienca esplorado atingis 1,75 duilionoj da juanoj, okupante 2,12% de la malneta enlanda produkvaloro, la nombro de internciaj sciencteknikaj tezoj okupas la monde duan lokon en sinsekvaj 9 jaroj kaj Ĉinio unuafoje eniris en la antaŭajn 20 lokojn de tutmonda novigema indico de 2018, kio estis taksita de Monda Organizo pri Intelekta Proprieto.

En la praktikado, la spertoj de Ĉinio estas persisto en memdecida novigado, subteno al disvolviĝo kaj gvidado al estonteco, la plej granda avantaĝo estas koncentri la tutan forton en la plej gravaj aferoj. En la lastaj jaroj, ĉinaj registaro, entreprenoj, sciencesploraj institucioj sin dediĉis ĉefe al kontentigo al aspiroj de la homoj pri bela vivo, forte antaŭenigis teknologian novigadon kaj industrian disvolviĝon kaj kiel eble plej frue turnis sciencteknikajn fruktojn en oportunoj de la homoj en la aktuala vivo.

En ekonomia tutmondiĝo, neniu lando povas sola solvi ĉiujn problemojn de novigado. Pri tio, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉijare diris al ĉinaj sciencistoj, ke Ĉinio persistos en la novigema vojo kun ĉinaj trajtoj, sin ligos kun tutmonda sciencteknika reto de novigado, profunde partoprenos en tutmonda sciencteknika regado, kontribuos ĉinan saĝon kaj forte antaŭenigos konstruadon de la komunumo de la komuna futuro de la homaro. Tio montras, ke Ĉinio jam rigardis la memdecidan novigadon kiel fundamentan vojon por sciencteknika disvolviĝo de la lando. Kiel respondeca lando, Ĉinio volas profunde kunlabori kun tutmonda sciencteknika rondo por fari novajn kontribuojn al sciencteknika progreso kaj homara disvolviĝo.

Usona Ŝtata Departemento diris marde, ke Ŝtata Sekretario Mike Pompeo refoje vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) en la venonta dimanĉo kaj renkontiĝos kun Kim Jong-un, la plej alta gvidanto de la KDPR.

Tion anoncis Heather Nauert, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento en la gazetara konferenco, tamen ŝi ne malkaŝis konkretajn enhavojn pri la renkontiĝo inter Pompeo kaj Kim, reasertante nur, ke Usono kaj la KDPR devas ĉiam teni dialogon kaj ke Usono ne ŝanĝas sian postulon al la KDPR komplete forlasi nukleajn planojn.

En la 26-a de septembro la usona Ŝtata Departemento anoncis, ke Pompeo vizitos la KDPR en oktobro por antaŭenigi la plenumadon de la promesoj faritaj de la gvidantoj de la du landoj en la singapura renkontiĝo kaj fari preparon por la dua renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj.

Marde proparolanto de la usona Pentagono esprimis, ke laŭ unuapaŝa ekzameno du poŝtaĵoj ricevitaj de la Pentagono lunde estis suspektitaj je enteno de venena ricinino.

En iu deklaro al la gazetaro Rob Manning, proparolanto de la Pentagono, diris, ke la sekureca departemento de la Pentagono trovis suspektitan substancon, ekzamenante poŝtaĵojn lunde. Ĉiuj poŝtaĵoj tiutage ekzamenitaj estis izolitaj kaj ne alportis minacon al la personaro de la Pentagono.

La du poŝtaĵoj estis adresitaj respektive al sekretario pri defendo James Mattis kaj ĉefo pri mararmeaj operacoj John Richardson. Laŭ raporto la du suspektitaj poŝtaĵoj ne eniris la ĉefdomon de la Pentagono.

Barhum Salih, la nova iraka prezidento elektita marde, nomumis Adil Abdul-Mahdi kiel novan ĉefministron samtage kaj komisiis al li organizi novan registaron de Irako.

Sub la atesto de la parlamenta prezidanto kaj aliaj oficialuloj, la nove elektita prezidento renkontiĝis kun Adil Abdul-Mahdi en malpli ol du horoj post sia elektiĝo, nomumis lin kiel ĉefministron kaj komisiis al li organizi novan registaron.

Laŭ la Konstitucio de Irako, Adil Abdul-Mahdi havos 30 tagojn por la nomumado de la membroj de la kabineto kaj prezentos la liston al la parlamento por aprobo.

Marde proparolanto de la usona Pentagono esprimis, ke laŭ unuapaŝa ekzameno du poŝtaĵoj ricevitaj de la Pentagono lunde estis suspektitaj je enteno de venena ricinino.

En iu deklaro al la gazetaro Rob Manning, proparolanto de la Pentagono, diris, ke la sekureca departemento de la Pentagono trovis suspektitan substancon, ekzamenante poŝtaĵojn lunde. Ĉiuj poŝtaĵoj tiutage ekzamenitaj estis izolitaj kaj ne alportis minacon al la personaro de la Pentagono.

La du poŝtaĵoj estis adresitaj respektive al sekretario pri defendo James Mattis kaj ĉefo pri mararmeaj operacoj John Richardson. Laŭ raporto la du suspektitaj poŝtaĵoj ne eniris la ĉefdomon de la Pentagono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin